Karĉak
Karĉak, persalingve قرچک estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Teherano, en norda Irano. Loknomo de Karĉak originis el la 2-a mondmilito, kiam ekzistis sovetia kontrolpunkto por varoj forirantaj al Sovetunio.
Karĉak · قرچک | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Teherano | ||
Telefonkodo | 021 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 231 075 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 26′ N, 51° 34′ O (mapo)35.43944444444451.568888888889Koordinatoj: 35° 26′ N, 51° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 963 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Qarchak [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 90 km²
- Supermara alteco: 945 m
- Loĝantaro: 231,075 en 2016
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 21
Geografio redakti
Karĉak situas sur altebenaĵo. Teherano troviĝas 35 km [1], alia proksima urbego iom sude estas Varamin.
Historio redakti
En Karĉak oni produktis brikojn por konstruadoj. Ili estis bezonitaj al Teherano, tial estis allogitaj laboristoj el la plena Irano, kiuj multobligis la brikokvantojn. La loĝantaro de la urbo iĝis etne ege bunta, 98 % estas enmigrantoj, tial oni diras, ke Ĥarĉak estas "malgranda Irano". Karĉak estis deklarita urbo kun municipo en 1977. Dum tempoj de nestabileco en Afganio kaj Irako la urbo ricevis ankaŭ afganojn kaj irakanojn.
Ekonomio redakti
Pro la bonkvalita grundo Karĉak estas ĉiam konsiderata pri brika kaj ceramika industrioj, estas grandegaj truoj en nordo de la urbo pro elfosaĵoj. Karĉak pro proksimeco al Teherano sorbas la superfluon de la ĉefurbo, kies ĉefa kialo estas la pli malmultekostaj loĝejoj en Kharĉak ol en Teherano.
Trafiko redakti
Karĉak havas stacidomon kaj kuras kvarstria aŭtoŝoseo al Teherano. Alia grava vojo kuras al Varamin.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- interalie WikiTrans