Ĵornava, ukraine Жорнава estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Zahorb.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ĵornava situas laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1602. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Ĵornava. En 1944 la hungaroj konstruis defendan bunkeraron kontraŭ Ruĝa Armeo, kiun la sovetoj ne povis rekte okupi, nur poste tra Transilvanio. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti