Řečany nad Labem

Municipo Řečany nad Labem situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, ĉe rivero Elbo, 7 km okcidente de urbo Přelouč, 6 km oriente de urbo Chvaletice. Vivas ĉi tie 1 423 loĝantoj (2023).

Řečany nad Labem
municipo
Preĝejo de sankta Maria Magdalena en Řečany nad Labem
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Řečany nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Chvaletice
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Řečany nad Labem
 - alteco 207 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 14″ N 15° 28′ 46″ O / 50.03722 °N, 15.47944 °O / 50.03722; 15.47944 (mapo)
Areo 5,51 km² (551 ha)
Loĝantaro 1 423 (2023)
Denseco 258,26 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1289
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 13
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575607
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řečany nad Labem
Retpaĝo: www.recanynadlabem.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trnávka, Semín, Přelouč, Kladruby nad Labem kaj Zdechovice.

Partoj de municipo redakti

  • Řečany nad Labem
  • Labětín

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Romia preĝejo de Sankta Mario Magdaleno kun absido staras sur malgranda monteto, estinta pagana tombejo. Kiel la unua preĝejo en regiono de Přelouč ĝi estis konsekrita en la jaro 1165 de praga episkopo Daniel kun ĉeesto de la reĝo Vladislav la 2-a kaj de lia edzino Jitka Durinská. La preĝejo estas ununava kun absido, kvadrata sakristio en suda flanko kaj ligna prisma turo super ĝia okcidenta parto. La absido estas volbita per konĥo, en ĝia norda flanko estas sankta ŝranko. La navo havas platan plafonon, la ĥorejo estas duetaĝa kun lignaj plafonoj. Fenestroj estas oblongaj kun duoncirklaj volboj. Sakristio havas barelvolbon. La ĉefaltaro estas baroka el komenco de la 18-a jarcento, kun statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, en la navo bildo de Sankta Hieronimo kaj de Sanktulo-papo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Baptujo estas granita. Statuoj de du sanktulinoj estas el la 18-a jarcento.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869771
1880778
1890770
1900775
1910853
1921953
JaroLoĝantoj
19301 027
1950992
19611 262
19701 336
19801 354
19911 387
JaroLoĝantoj
20011 387
20141 360
20161 358
20171 358
20181 364
20191 360
JaroLoĝantoj
20201 355
20211 344
20221 383
20231 423

Vidindaĵoj redakti

  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka en la vilaĝo, el tempo post la duono de 18-a jarcento estas sur rokaja piedestalo, valora.
  • Monumento al la viktimoj de la Dua Mondmilito
  • Proksime de la vilaĝo estis trovita cindruja tombejo de luzacia tipo.
  • Malnova lignosegejo

Pluaj fotoj redakti

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj redakti