Ladislao la 2-a (Bohemio)

(Alidirektita el Vladislav la 2-a (Bohemio))

Ladislao la 2-a, VladislausVladislav (ĉirkaŭ 1110 - 18a de Januaro 1174) estis Duko de Bohemio de 1140 kaj poste Reĝo de Bohemio de 1158 ĝis sia abdiko en 1173. Li estis la dua reĝo de Bohemio post Vratislav la 2-a, sed tio ne estis hereda titolo.

Ladislao la 2-a
Persona informo
Vladislav II.
Naskiĝo ĉirkaŭ 1110
en Bohemio
Morto 18-an de januaro 1174 (1174-01-18)
en Meerane
Tombo Katedralo de Meißen vd
Religio kristanismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Vladislaus I vd
Patrino Richeza of Berg vd
Gefratoj Svatava of Bohemia • Henry of Bohemia • Děpold I of Jamnitz vd
Edz(in)o Gertrude of Babenberg, Duchess of Bohemia • Judith of Thuringia vd
Infanoj Frederick, Duke of Bohemia • Přemysl Otakar la 1-a • Vladislaus III, Duke of Bohemia • Adalbert III of Bohemia • Agnes of Bohemia • Richza von Boehmen • Svatopluk Vladislavovich vd
Profesio
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladislav estis la filo de Vladislav la 1-a kaj Richenza de Berg. Li estis edzo dufoje, unue de Gertrudo de Babenberg kaj poste de Judito de Turingio.

Li estis aventurema junulo. Senŝance surtroniĝi dum la regado de sia onklo Sobeslav la 1-a, li translokiĝis al Bavario.Li revenis post la morto de Soběslav en 1140 kaj kun la helpo de sia bofrato, la reĝo de Germanio, Konrado la 3-a, li estis elektita Duko de Bohemio fare de la Bohemia nobelaro kaj poste devis fronti plendojn pro tiu sukcedo. En 1147, Vladislav akompanis Konradon al la Dua Krucmilito, sed li haltis en Konstantinopolo kaj poste revenis.[1]

En Junio 1156 Vladislav kaj Frederiko Barbarossa, sukcedanto de Konrado interkonsentis, ke Vladislav partoprenos en la baldaŭa kampanjo de Frederiko al Italio kaj Frederiko plialitigos Vladislav al rango de reĝo.[2] Tio okazis en 1158, dum por la kampanjoj de 161, 1162, kaj 1167, Vladislav fidis la komandon de la ĉeĥa soldataro al sia frato Duko Děpold la 1-a de Jamnitz kaj al sia filo Frederick. En la 1160-aj jaroj li devis fronti krizon en Moravio kaj konfliktojn inter la episkopoj kaj la germana imperiestro.

Notoj redakti

  1. Mahoney 2011, p. 44.
  2. Freed 2016, pp. 170–173.

Bibliografio redakti