Ŝablono-Diskuto:Bonvenon

Mesaĝo al novulo, kaj ligoloj al utilaj (helpaj) paĝoj por komencantoj. Metu ĝin sur la Vikipediista paĝo de nova uzulo por bonveni lin/ŝin al la esperanta Vikipedio.

Tajpu redakti

{{bonvenon}} --~~~~

kaj vidu redakti

    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bonvenon!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Le Hibou 12:40, 29. Jul 2005 (UTC)

(La vikipediista nomo ĉi tie nur estas ekzemplo!)

Diskuto redakti

Alilingvaj versioj redakti

Utilus havis kelkajn alilingvajn versiojn, por bonvenigi tiujn, kiuj anoncas sin komencanto en sia vikipediista paĝo aŭ aliloke. Sok Na Men Sui Lui 16:15, 13. Dec 2006 (UTC)

Nu, mi iom komencis - vidu Ŝablono:Bonvenon-en, sed mi ankoraŭ ne verkis la anglan tekston. Rekta traduko de la esperanta versio estus por mi sufiĉe facile skribebla, sed ĉu ĝi estus efektive la plej taŭga enhavo? (Mi kredas ke ne.) Do, kion oni skribu? (Mi petas sugestojn en E-o, por posta angligo.) Sok Na Men Sui Lui 16:33, 13. Dec 2006 (UTC)

Laŭ kutimoj en alilingvaj versioj mi aldonis ke la ŝablono estu uzata kun la prefikso subst: kaj laŭe ŝanĝis la ŝablonon. Tamen la ŝablono estas uzata ankaŭ sen-subst-e kaj tio rompas la ligilojn. Se neniu konkraŭas mi (perrobote) subst-igos jamajn uzojn. --KuboF (diskuto) 19:20, 8 Okt. 2012 (UTC)

Por respondi al mesaĝo? redakti

Nun polemika estas la frazo "Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon."" Vidu Vikipedio:Diskutpaĝo#Diskutopaĝoj de uzantoj. Ĉu ni ŝanĝu tion?--Salatonbv (diskuto) 21:41, 7 Mar. 2016 (UTC)

Laŭeble "Echo" estu iel menciata, kiu kreas la du suprajn butonojn kun la tujhelpiloj "Viaj sciigoj" kaj "Viaj mesaĝoj". Ĉu ne? Sed mi nun ne havas ideon pri taŭga frazo. Ĉu eble vi aŭ alia uzanto? --Tlustulimu (diskuto) 21:54, 7 Mar. 2016 (UTC)
Laŭ mi estas menciende ke respondi pri la temo en la diskutpaĝo de la dua uzanto estas malnova maniero kaj nun evitinda. Vi havos "Viaj mesaĝoj" kiam alia skribas mesaĝon sur via uzantodiskutpaĝo, sed vi ankaŭ havos "Viaj sciigoj" kiam alia skribas pri vi uzante la ŝablonon {{@}} sur sia uzantodiskutpaĝo aŭ iuj aliaj diskutpaĝoj.--Salatonbv (diskuto) 23:04, 7 Mar. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Bonvenon".