Ŝablono-Diskuto:Francool50

Yèvre-la-Ville (sekcio)

Historio redakti

Yèvre-le-Châtel estis grava fortika loko en la diocezo de Orléans, apud la limo de la Sens diocezo, sur la vojo inter Agedincum (Sens) kaj Vindinum (Le Mans)

Dum antika epoko, la urbeto estis ĉe la limo de la teritorioj de Karnutoj kaj "Sénons". La loko surperstaras la roman vojon. Post la kristianiĝo de la gala-romana Galo, la rivero Rimarde iĝis la limon inter diocezoj de Orléans (paroĥoj de Saint Gault kaj Saint Lubin) kaj Sens (paroĥo Saint Martin de Souville, kaj leprulejo Saint-Lazare). Tiu divido daŭris ĝis la 19-a jarcento.

Ekde la 10-a jarcento, Yèvre apartenas la abatejon de Fleury. Plurfoje, la monaĥoj de Fleury plendas al Hugo Kapeto, reĝo de la Frankoj pri elpremoj de barono Arnoul de Yèvre. Verŝajne por forgesigi la troojn de sia edzo, lia edzino, Lucinde, fondas abatejon en la kastelo. Tiu abatejo estis dediĉita je Sankta Gault (Saint-Gault), unu el Sanktoj de Bretonio kies relikvojn alportas en la regiono monaĥoj kiu fuĝis invadon de Normandio. Post la forpaso de barono Arnoul, la reĝo plurfoje intervenos por submeti liajn posteulojn kaj malfortigi liajn kastelojn. Tiuj kasteloj estis verŝajne lignaj fortikaĵetoj konstruitaj sur terstakoj.

Dum printempo 1079, armeo kiu venis de Burgonjo por kuniĝi al militistaroj de Philippe la 1-a por sieĝi Le Puiset etapas je Yèvre. Ĉiuj bienoj kaj granoj de la kamparanoj estis amasitaj en la preĝejo por ŝirmigi ilin. La juna episkopo de Auxerre kiu partoprenis la ekspedicion kun sia patro, grafo de Nevers aprobis la konfiskon de la hordeo por nutri la ĉevalojn. Do, laù Raoul Tortaire, Philippe la 1-a estis venkita je Le Puiset per la volo de sankta Benedikto. (La monaĥejo de Fleury, kiu posedis Yèvre kaj kiu staras cirkaù 45 km, estis grava abatejo de la Benediktanoj )

La kunligiĝo de la kastelo al la francia regno okazis verŝajne ĉirkaŭ 1112, kiam (Ludoviko la 6-a) devigis la vicgrafon Foulques cedi Yèvre-le-Châtel al li ; Ludoviko potencigis la kastelon.

Cirkaŭ 1200, laŭ la ordonon de Filipo la 2-a (Filipo Aŭgusto), la kastelo estis rekonstruigita laŭ la lastaj progresoj de milita arkitekturo. Tiuj progresoj, konigitaj dum la krucmilitoj, inkludis protektajn malŝarĝajn arkojn (vidu bildon…) kiu firmigas murojn kontraŭ sapeado. Ŝajnas ke Gilon du Tournel estris tiun lastan rekonstruadon. Yèvre estis strategia loko inter la duklandoj de Orléano kaj Francilio, sur la vojo inter Parizo kaj Orleano, en la klopodo de Filipo la 2-a por unuigi la reĝolandon.

Je 1280, Jean de la Coudre, burĝo el Yèvre-le-Chatel, vendis al la komandejo de Beauvais-en-Gâtinais (https://fr.wikipedia.org/wiki/Commanderie_de_Beauvais-en-G%C3%A2tinais) la bienon Coudres lokatan ĉe Larchant. (Estas 24 km inter Yèvre kaj Larchant, proksimume 9 km inter Larchant kaj Beauvais-en-Gâtinais)

Dum la Centjara milito, Yèvre estas kun Montargis la nuraj fortikaj lokoj norde de rivero Loire kiuj ne estis kaptitaj de la Angloj aŭ la Burgonjanoj. La loka kapitano Nicolas de Giresme helpis Johanan de Arko liberigi Orleanon.

Pro la grandiĝo de la reĝa posedaĵo kaj la progresoj de la paftekniko, la defendaĵoj ĉesis esti efikaj fine de la 15-a, do Yèvre-le-Châtel malgraviĝis kaj ne plu estis fortika loko. Katalogo jam indikis ekde 1610 ke la kastelo ruiniĝis.

Je 1637, la ĝendarmejo translokiĝis en Pithiviers, sed la reĝa justico daŭre funkcias en Yèvre ĝis la Franca revolucio de 1789.

Dum tio Franca Revolucio, la municipo nomiĝas Yèvre-le-Patriote (Yévre la patrioto).

Reiri al la paĝo "Francool50".