Ŝablono-Diskuto:Informkesto militkonstruaĵo

Mi komprenas ke ĝi ankoraŭ ne finpretas, sed jam meznoktas kaj mi ne plu havas tempon por fini laboron ĉi-tage. Pardonon.--RG72 (diskuto) 19:34, 20 Dec. 2014 (UTC)

Saluton, RG72. Laŭ kiu alilingva ŝablono vi kreis ĉi tiun ne funkciantan ŝablonon? La uzata baza ŝablono {{informkesto}} ne subtenas anglajn parametrojn, ĉar ĝi jam estas sufiĉe kompleksa. Anglaj parametroj funkcias per {{informkesto2}}, sed data kaj label eĉ tie povas havi nur maksimumon de 80. Krome la malpreta ŝablono enhavas sufiĉe multe da helpaj ŝablonoj, kiujn ni ne havas. Ĉu ne eblus havi pli simplan ŝablonon kaj iom post iom aldoni laŭbezone ion? --Tlustulimu (diskuto) 14:00, 22 Dec. 2014 (UTC)
Saluton, kara Tlustulimu! Bedaŭrinde mi estas tro malsperta pri ŝablonoj (mi kreis nur kelkajn simplajn kiel Ŝablono:Informkesto ilo), sed ĉi-kaze mi vere bezonas ĝin por fini la artikolojn pri Aŝrafo (tendaro) kaj Liberty (tendaro), do mi unue petis ies helpon ĉe Projekta_diskuto:Ŝablonoj#Esperanto-versio_de_en:Template:Infobox_military_installation kaj post ricevi neniun respondon provis fari tion memstare. Mi jam ektradukis la priskribon de la anglalingva versio, sed nun ne certas ĉu tio utilas. Ĉu vi povus helpi min fini tiun taskon pri ŝablonkreado je iu ajn formo?--RG72 (diskuto) 11:31, 25 Dec. 2014 (UTC)
Mi fintradukis la priskribon, esperante ke iam finfine iu helpos al mi fini tiun laboron, ja la ŝablono estas vere bezonata kaj tuj uzota en la Vikipedio.--RG72 (diskuto) 09:08, 5 Jan. 2015 (UTC)
Mi konsentas kun Tlustulimu ke bonas havi multe "pli simplan ŝablonon kaj iom post iom aldoni laŭbezone ion" - la ŝablona malneto de RG72 tiom komplikis ke nek li nek iu alia komprenis ĝin plene. Jen mi verkis multe pli simplan ŝablonon, kun modeste malgranda kvanto de parametroj, el kiuj ĉiuj krom du ne estas devigaj. Ĝi funkcias kaj aplikeblas. Bedaŭrinde mi por ĝia ekfunkciigo ankaŭ devis signife simpligi la ŝablonan dokumentadon, sed la parametroj kiujn deziris RG72 ja ankoraŭ videblas en la ŝablona historio. Se RG72 aŭ iu alia vikipediano opinias plian parametron nepra elemento de la ŝablono, laŭ la modelo de la nunaj parametroj eblas aldoni pliajn nedevigajn parametrojn, kiuj ampleksigas la uzon sed tamen, se oni bone kopias ilin, ne fuŝas la ŝablonan funkcion. Tamen laŭ mi oni atentu ne tro komplikigi la ŝablonon, por ke ne plian fojon perdiĝu la superrigardo. Ne estas devigo transpreni ĉiun detaleton de alilingva vikipedia ŝablono al ĉiu alia lingvo - en duba kazo prefere malgranda ŝablono facile komprenebla ol tre komplika kunmetaĵo facile difektebla pro nekompreno de la tuto. ThomasPusch (diskuto) 02:21, 14 Jan. 2015 (UTC)
Bone. Kvankam bedaŭrindas ke ne ekzistas eblecoj indiki eĉ aŭtomate serĉeblajn koordinatojn, okupantojn, militojn kaj rilatajn eventojn.--RG72 (diskuto) 10:43, 14 Jan. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto militkonstruaĵo".