Ŝablono-Diskuto:Projekto
Mi ne ŝatus mem ektuŝi tiun-ĉi ŝablonon, ĉar domaĝus investi la sufiĉan tempon regi la funkciojn, sed mi tamen havus deziron:
Kodo komenciĝanta per "{{projekto|commons=..." rezultigas frazon komenciĝantan per la vortoj "Komunejo proponas...". Laŭ mi la vorto 'komunejo' devus havi gramatikan artikolon (ne temas pri iu ajn komunejo, sed pri klare difinita), kaj plej bela estus la frazokomenco "La vikipedia komunejo proponas...".
Ĉu tio aranĝeblas?
ThomasPusch 16:36, 25. Mar 2008 (UTC)
WikiTravel redakti
Ĉu iu scipovas aldoni la projekton Wikitravel en tiun ŝablonon? OlivierWeb 16:44, 4. Jan 2009 (UTC)
- WikiTravel ne estas projekto de Vikimedio. Cetere la Esperanta versio estas delonge tute neglektata. AL ✉@₪ 12:48, 2. Aŭg 2009 (UTC)
Memorigo redakti
Mia peto de marto 2008 restas aktuala, nun eĉ la teksto - ekzemple pri la komunejo - tekstas "Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso ...", do mankas du gramatikaj artikoloj: Laŭ mi devus teksti [sen la interkrampe aldonitaj notoj] "La vikipedia [aŭ vikimedia] komunejo proponas multimediajn dosierojn al la temo [de la koncerna artikolo] sub la gloso ...".
ThomasPusch 07:53, 2. Aŭg 2009 (UTC)
- Mia reago estas la sama: {{projekto}} estas ĥaosa. Bonvolu prefere plibonigi {{projektoj}} AL ✉@₪ 12:37, 2. Aŭg 2009 (UTC)
• Bonvolu atenti la postan diskuton Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo_2011#Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj,
- • la daŭrigan diskuton Projekto:Ŝablonoj/Petoj#Estonteco de Ŝablono:Projekto ekde julio 2013,
- • kaj fine diskuton pri definitiva forigo: Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ŝablono:Projekto.