Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2011

Stivardoj redakti

Fakte mi respondecas pro konscia enmeto de 'stivardo' anstataŭ 'stevardo'. Ŝajnis al mi ke tiu formo estas pli konforma al la prononco de la nacilingva laŭ kiu ĝi estas formita. Mi uzas ĉi tiun formon de pluraj jaroj sen ke iu ajn komentis ĝis nun : mi nome redaktis MediaWiki:Group-steward-name en aŭgusto 2005 kaj MediaWiki:Group-steward-member en januaro 2006. Nun se vi certas ke 'stevardo' nepre anstataŭigu 'stivardo' en ordo. Por ke ĝi tiel aperu en la supro de la paĝoj necesas ke en la tradukpaĝo vi enmetu eo=ready (anstataŭ eo=published). Administranto tiel scios ke la traduko ŝanĝiĝis kaj ke necesos publikigi ĝin anstataŭ la antaŭa. Arno Lagrange @ 06:58, 24. Jan 2011 (UTC)

Per serĉo en Vikipedio per la ŝlosilvorto 'stivardo' vi povas konstati ke estas kelkaj trafoj. Verŝajne mi respondecas pri plej multaj el ili, sed neniu ĝis nun atentigis ke ĝi estus erara! Arno Lagrange @ 07:03, 24. Jan 2011 (UTC)
Mi ne volas soni ataka: Foje mi mem pledas por neologismoj. Ĉi-tie tamen mi pensas ke eblas uzi la jam-ekzistantan vorton stevardo kaj ne necesas aparte por la vikimedia terminaro inventi novan vortoradikon, variigitan laŭ la anglalingva prononco. Mi rekonsiderante ne akre nomus la neologisman formon stivardo "eraro" (eble en mia noto en la meta-diskutpaĝo mi esprimis min tro severe), sed "diskutebla alternativo" - tamen mi persone ne pensas ke la lukso de dua vorto ĉi-tie bezonatas. Mia antaŭa demando al vi ankaŭ estis, kie trovi la lokon kie stokiĝas la informo por la informkestoj videblaj supre de ĉiuj paĝoj - tiun lokon mi nun trovis. Se vi "benos" mian paŝon, mi ŝanĝos de stivardo al stevardo (alikaze en la meta-paĝaro almenaŭ unuece la uzoj de stevardo devus esti konformigitaj al stivardo - nun ambaŭ formoj miksiĝas). Ĉu vi benas?
ThomasPusch 13:08, 24. Jan 2011 (UTC)
Mi ne tiam respondis sed ja ŝanĝis kelkajn aperojn de stivardo al stevardo. AL @ 11:01, 17 Feb. 2011 (UTC)
Dankon. Thomas

Ŝajnas ke la ŝablono mw:Template:Languages aŭtomate regas ligadon al ĉiuj ekzistantaj versioj de iu paĝo difinitaj per /xx (xx = lingvodkodo) kondiĉe ke la koncerna lingvo estu tie listigita, kiu ajn estu la paĝo en kiu la ŝablono estas enmetita. Mi rimarkis ĝin provizinte Esperantan tradukon de mw:MediaWiki_1.17/Wikimedia_deployment/eo. Kiam eo estos aldonita al mw:Template:Languages tiam ankaŭ funkcios por la Ĉefpaĝo. La demando estas kiel atingi ke la peto estu aŭdata de adminstranto. Arno Lagrange @ 10:52, 17 Feb. 2011 (UTC)

Mi kopiis la peton al mw:Project:Forum/Esperanto support AL @ 11:01, 17 Feb. 2011 (UTC)
La peto estas plenumita AL @ 12:41, 17 Feb. 2011 (UTC)

SVG-Flagoj redakti

Kelkaj flagoj entenis misojn kaj ne plu estis montritaj.Mi reenportis ĉiujn el la Komunejo. AL @ 12:37, 17 Feb. 2011 (UTC)

Bone, dankon. ThomasPusch 21:11, 17 Feb. 2011 (UTC)

Mi korektis diversajn aferojn post via redakto de {{LokoDeFlago}}
  1. kiam la nomo de flago estas regula ne necesas mencii ĝin aparte (ekz: Flago-de-Serbio.svg); ĝi estas regata per #default=Flago-de-{{{1}}}.svg
  2. kontraste kiam ĝi ne estas regula necesas mencii ĝin (ekz: Ukrajno (foje uzata alternativa nomo de Ukrainio) -> Flago-de-Ukrainio.svg
  3. atentu: sintakso estu <nomo_de_parametro>=<valoro>| vi foje enmetis
    Eŭskio|Dosiero:Flago-de-Eŭskio.svg 
    Katalunio|Dosiero:Flago-de-Katalunio.svg
  4. la ŝablono entenas Esperantan sekcion (supre) kaj anglalingvan (sube). En la supra parto estas ligiloj de landonomo al flagnomo en Esperanto. En la suba al angalingva, kaj nur se ne ekzistas en la angla al Esperanta. Se anglalingva ekzistas, ni lasu ligilon al ĝi ĉu aŭtomatan (Flag of {{#if:{{{AnglaLandNomo|}}}|{{{AnglaLandNomo|}}}|{{AnglaLandNomo|{{{1}}}}}}}.svg) ĉu apartan se ĝi ne estas regula (ekz: Bretonio=Gwenn ha du.svg )
  5. La utilo de la ŝablono ankaŭ estas povi kompari la kolekton de flagoj en la Esperanta Vikipeio kaj en Komunejo kiel montrite en Naciaj flagoj en Vikipedio. Ligo al sama flago en ambaŭ lingvoj malhelpas komparon. Sola escepto estu kiam tute mankas iu flago en iu lingvo (ekz: Bretonio=Gwenn ha du.svg )

AL @ 08:31, 24 Feb. 2011 (UTC)

Leysin redakti

Via peto plenumiĝis. Vidu Leysin. Amikajn salutojn DidiWeidmann 01:11, 8 Apr. 2011 (UTC)

Dankon! ThomasPusch 07:17, 8 Apr. 2011 (UTC)

Ŭ kaj v redakti

Mi malkonsentas pri via propono. Bedaŭrinde en nia vikipedio ne kunlaboras arabo, ĉino ktp. por senhezite akcepti iliajn proponojn pri elparolo. Do, ŝajnas, ke ni provas imiti elparolon, kiu neniam estos perfekta. Kiun formon elekti el la neperfektaj? Ĉu ne sekvi ekzemplon de hungara, slavaj lingvoj, kiuj adoptas ĉinajn, arabajn nomojn laŭ ties elparolo -dum multaj lingvoj akceptas la anglan transskribon? Kiel sekvi la anglan lingvon, elektante ŭ anstataŭ w en/laŭ la angla transskribo? Vi proponas uzi ŭ antataŭ w en la angla transskribo, sed Eo preferas v anstatŭ w en la transformo de anglaj nomoj, por la pli bone elparolebleco. Mi verkis, kreis la artikolon pri Zavija per mia plej bona intenco.

Ps. Mi same malŝatas la o kun streko en la japanaj nomoj ks. en nia Vikipedio, sed ne havas ĉiam forton batali.

Narvalo 05:07, 8 Apr. 2011 (UTC)

Kara Narvalo, mi certas pri via plej bona intenco, kaj mi ankaŭ subtenas ne senkritike pensi, ke iu anglalingva kutimo estus internacia normo nur pro tio ke temas pri la angla. Sed kvankam mi ne estas arabo, mi garantias al vi ke la araba signo ﻭ‎ certe ne korespondas al la esperantlingva sono "v", sed al "ŭ".

La fakto ke por ĝi en la latinliterigoj de arabaj vortoj al pluraj lingvoj estas uzata la litero "w", ŝuldiĝas ne al anglaj aŭ nederlandaj patriotoj, sed al la Internacia Fonetika Alfabeto, kaj al la inter arabistoj preferata latinliterigo laŭ sistemo de la germanlingva DMG, internacie akceptita inter fakuloj de la universala Orientalista Kongreso de 1936 en Romo (kaj poste plurfoje reoficialigita, ekzemple en normo DIN 31635 jen angle, france kaj germane). En la germana aŭ pola eblas latinliterigi tiun araban sonon per la litero "w", laŭ la internaciaj fakulaj sistemoj IFA kaj DMG, sed estas danĝero ke kutima germano aŭ polo misprononcus la sonon kvazaŭ "v" (en la germana ne estas alternativo, ĉar ne estas litero por la sono "ŭ", sed en la pola uzo de la litero "ł" fakte pli taŭgus). Lingvoscience temas pri voĉa labial-velara alproksimanto - sono kiu inter slavaj lingvoj ja ekzistas en la pola sed ŝajne ne ekzemple en la rusa (almenaŭ laŭ la paĝo Звонкий лабиовелярный аппроксимант). Iuj slavaj lingvoj skribitaj per cirila alfabeto do havas problemon transdoni la sonon "ﻭ‎" aŭ "ŭ", ĉar mankas taŭga cirila ekvivalento kaj ne eblas uzi latinan literon "w" meze de cirila teksto - la anstataŭa uzo de la cirila "в" (esperanta "v") do estas kompromisa elturniĝo, ne fidela al la araba. Iuj romanidaj lingvoj, kiuj redonas la sonon "ŭ" per litero "u" aŭ france "ou", kiel hispane Zauiya, itale Ez Zauia kaj france tradicie Zaouïa respektive Az Zaouiyah (nur lastatempe ankaŭ iuj francoj ekuzas la IFA-transliterigon kun la ne-franca litero w).

En Esperanto teorie estas tri ebloj: 1. Ĉiam neperfekte latinliterigi ﻭ‎ (sono "ŭ") per "v" (tiam necesas skribi la araban nomon Al Ĝaŭf "Al Ĝavf" (provu prononci la duoblan konsonanton "v-f"!), 2. ĉiam latinliterigi ﻭ‎ per "ŭ" aŭ 3. sen konsidero de la araba fari novan regulon en respekto al la uzo de la duonvokalo "ŭ" en esperantlingvaj vortoj nur post "e" aŭ "a", kaj diri ke la araba signo ﻭ‎ (sono "ŭ") en esperantlingva transskribo estu litero "ŭ" post "a" kaj "e" (ekzemple Al Ĝaŭf) kaj estu litero "v" post aliaj literoj (ekzemple Zavija) - la lasta solvo tamen perdigus la elegantan esperantlingvan kutimon ke "unu sono estu unu litero"[1], kaj probable pli konfuzigus ol klarigus.

Ĉu vi komprenas mian penson?

ThomasPusch 08:51, 8 Apr. 2011 (UTC)

PS: Mi movas vian kaj mian notojn al la diskutpaĝo diskuto:araba lingvo, ĉar ne temas pri persona temo, ankaŭ ne al demando nur ligata al transskribo de la urbonomo Zavija aŭ Zaŭija, sed pri tute principa demando rilate al latinliterigo de ĉiaj arabaj nomoj en Esperanto.

  1. Tion komprenas ankaŭ anglalingvanoj: Ekzemple la angla vikipedia teksto pri DIN 31635 elstarigas ke la akcepteco de tiu normo "relies less on its official status than on its elegance (one sign for each Arabic letter)".
Mia demando: ĉu ni devas akcepti formojn de duoblaj, trioblaj konsonantoj de kiel iŭ, aŭo, aŭi aŭ similaj?

Alia temo: Mi estas scivoleme, ĉu, laŭ vi, ĉiu w en la japanaj urbonomoj povas esti ŭ en Esperanto? Do, Wakayama al Ŭakajama, por pli perfekte redoni la originalan elparolon kaj konforme al IFA? Narvalo 13:05, 8 Apr. 2011 (UTC)

Ankaŭ en normalaj esperantlingvaj vortoj, kombinoj vokalo-duonvokalo-vokalo oftas, vidu ekzemple "antaŭo" aŭ "anstataŭi". Sed mia propono ja estas, ke en latinliterigo de origine nelatinliteraj nomoj en esperantlingva teksto (do ne temas pri esperantlingvaj vortoj) la uzo de litero "ŭ" por sono "ŭ" pli simplas ol uzo de neesperanta litero "w" (kiu en iuj naciaj latinliteraj lingvoj estas sono "ŭ" kaj en aliaj sono "v", kaj en Esperanto tute ne difinatas, kvankam ja en IFA). Tiel do mi tute ne kontraŭas en esperantlingva teksto latinliterigi la urbonomon 和歌山市 per Ŭakajama(-ŝi), kvankam mi konscias pri via prefero de Vakajama (iom ŝanĝanta la prononcon). Se oni en teksto indikas uzon de IFA, kompreneble la prononcindikoj de IFA ankaŭ enordas, sed se latinliterigita vorto simple enhavas sonon "ŝ", latinliterigo per litero "ŝ" en esperantlingava teksto pli kompreneblas ol per la IFA-litero "ʃ", kaj same uzo de litero "ŭ" por sono "ŭ" pli simplas ol uzo de litero "w"...

ThomasPusch 18:59, 9 Apr. 2011 (UTC)

Saluton. Iu faris novan artikolon Ruĝa haro per tio kion ŝajne vi aldonis al la artikolo Rufa. Nun se mi bone komprenis oni havas artikolon Rufa kun ligoj al alilingvaj versioj de artikolo pri Ruĝa haro kaj eĉ tia materialo, dum la artikolo Ruĝa haro estas bone kongrua kun la titolo sed ne havas kaj ne povas havi alilingvajn ligojn. Mi supozas, ke solvo estus fortranĉi la priharan materialon el la artikolo Rufa kaj dediĉi ĝin nur al koloro kaj ne al haro, same fortranĉi ties nunajn ligilojn kaj meti ili al Ruĝa haro, ĉu ne? Mi supozas, ke vi enmetis tiun materialon pro la Historipaĝo de Rufa. Mi ne opinias min kompetenta por tiu afero. Amike. --kani 21:18, 24 Apr. 2011 (UTC)

Mi neniel kreis la vorton "rufa", kaj mia gepatra lingvo, la germana, nomas rufajn harojn simple "ruĝaj". Sed tamen mi de tre longe konas kaj uzas la vorton, kaj same preferas ĝin kiel ekzemple la vorton "blonda" anstataŭ "flavaj haroj" aŭ "sablokoloraj haroj" aŭ simile. Tamen mi dubas ke ekzisto de du artikoloj - kaj "rufa" kaj "ruĝa har(ar)o" - havus sencon (kaj la menciita novulo ankaŭ vidas grandpartan identon de la konceptoj "rufa" kaj "ruĝa har(ar)o", preninte materialon el unu artikolo kaj simple duobligante ĝin en dua artikolo). Persone mi preferus ke la informoj estu en artikolo "rufa", konkretigante ke unuavice temas pri harkoloro (kiel "blonda"), kaj metus alidirektigon de "ruĝa har(ar)o" al "rufa". Sed mi hejme ankoraŭ rekonsultos mian PIV-on (nun mi laborejas), kaj tiam findecidos pri mia opinio...

ThomasPusch 16:23, 26 Apr. 2011 (UTC)

2011 Board Elections redakti

Saluton! I see you helped with translating the 2009 board election pages into Esperanto, and was wondering if you'd be able to help translating them this year as well, or maybe help find someone who can? We have tried to keep as much as possible similar to the 2009 pages, so the election pages shouldn't be that much work. The translation coordination page can be found at m:Board elections/2011/Translation. Thanks, Jon Harald Søby 15:18, 30 Apr. 2011 (UTC)

artikolo "Tutmondiĝo" redakti

Saluton kaj dankon por via mesaĝo. Ja jes kunlaboro estas grava kaj plezura. --pino 16:58, 20 Jun. 2011 (UTC)

Saluton! Vi iom bedaŭris ke malmultoj pluredaktis tiun "artikolon de la semajno" do mi ankaŭ provas interesigi, vidu Vikipedio:Diskutejo eble ĉu vi povas helpi per reago ? --pino 19:54, 17 Jul. 2011 (UTC)

VIAF 47453644 redakti

Saluton! Mi trovis WorldCat identities viaf-47453644. Ĉu la paĝo estas ĝusta? Vidu ankaŭ [1], [2] kaj [3] (kun mia E-laborlisto). Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 09:25, 30 Jul. 2011 (UTC)

La "VIAF-identeco" miksas plurajn personojn kun la sama nomo Thomas Pusch. De mi estas nur la pri-esperantaj verkaĵoj. Iu matematika fakverkaĵo estas el la jaro 1975, tiam mi estis 9- ĝis 10-jara kaj en la 4-a respektive 5-a klaso - tiutempe mi vere ne interesiĝis pri verkado de matematikaj fakpublikaĵoj. Sincere, ThomasPusch 20:25, 31 Jul. 2011 (UTC)

Dankon pro la respondo! Mi sukcesis akiri kelkajn kontaktojn al DNB sed ankoraŭ ne al OCLC. Estas amaso da laboro ...

Nurembergo, la 10-an de septembro 2011 redakti

Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:52, 7 Sep. 2011 (UTC)

Ŝalom, Reinhardt, ne, bedaŭrinde mi ne povos veni Nurembergen sabate. Mia kontribuo al vikipedio plejparte limiĝas al trajnvojaĝoj, tagmezaj paŭzoj kaj vesperoj en tagoj, kiam mi laborcele ne hejmas (videble multas tiaj vojaĝaj horoj...), aŭ al malgrandaj momentoj semajnfine vikipediumi kiam mi havas "libertempon" kaj la familio ĵus ne bezonas min. Sed ĉi-semajnfine miaj filoj estos la programo. Rezulte mi do estas pli virtuala kontribuanto ol reala kongresano ... Sed kion mi povas oferti estas kunhelpo iom post iom plenigi la esperantlingvajn ruĝajn ligilojn pri la temo, ekzemple LCCN kaj PND, sed ankaŭ la multajn mankajn ligilojn (ekzemple pri naciaj bibliotekoj) en la teksto VIAF. Sincere, ThomasPusch 10:39, 7 Sep. 2011 (UTC)

Mi deziras agrablan semajnfinon kaj feliĉan kunestadon kun la familianoj. Via helpo estos tre bonvena precipe ĉar ekster germanlingva Vikipedio malabundas tiaspecaj laboroj. Certa Vi havas amikojn el aliaj Vikipedioj kiuj povos kunhelpi kiam estos klara kion oni devas / povos fari. Amike user:Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 12:50, 7 Sep. 2011 (UTC)

P.S. Bv. listigi la tradukotajn paĝojn ankaŭ ĉe: kategorio:Ligoj al bibliotekoj/Kreinda artikolo. Plej urĝe estas bezonata traduko de: Uzanto:Леонид Розенфельд/Greasemonkey-Skript (  Farite, TP). Ĝi faciligos la vivon. Bv elprovi la skripton mem. Mi elrpovis ĝin kaj hejme kaj en interreta kafejo. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 14:53, 7 Sep. 2011 (UTC)

Dankegon pro la tuja kaj belega traduko! Ĝi certe helpos al la kunlaborantoj en E-lingva Vikipedio. Vi / oni povas movi la paĝon al pli taŭga loko. Mi metis kopion al commons:Commons:VIAF inter project linking/viaf.user.js Greasemonkey-Skript/eo. Estas minimumaj diferencoj rilate la ligoj al eo.wp. Dum Via traduko mi verkis commons:Commons:VIAF inter project linking. Do bonan nokton!. ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 02:06, 8 Sep. 2011 (UTC)

Kara Thomas! Ĉu Vi trovos tempon por traduki de:Bibliothekssigel. Mi trovis la paĝon rilete diskuton en grupo [bibliotekoj] ISIL-kodo. Antaŭdankon! Kun elkoraj salutoj el Munkeno Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 07:42, 16 Sep. 2011 (UTC)

Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj redakti

Kara Tomaso,

mi konstatas, ke vi komencis sistme anstataŭi la ŝablonon "projekto" per la ŝablono "projektoj" en miaj artikoloj. Mi tamen tute intence utiligas la ŝablonon "projekto", kiu fakte grafike pli konvenas al la stilo, kiel mi prezentas la artikolojn (entute la ŝablono "projektoj" kreas grafikan fuŝaspekton aperante dekstre de la paĝo kaj rompante la kontinuecon de la tekstofluo. La ligiloj al projekto komunumaro ja estas ekstera ligilo, kaj ĝi aperu en tiu paragrafo. Do mi petas vin ne anstataŭi la ŝablonon projketo per projektoj. La korekto de la malgranda "l" en ligilo, memkompreneble bonvenas.

Amike DidiWeidmann 09:11, 2 Sep. 2011 (UTC)


Saluton Didi,

mi hieraŭ vere multe ekanstataŭis la ŝablonon "projekto" per ŝablono "projektoj" - komence tute ne en viaj artikoloj, sed fine mi konstatis ke mi ekrenkontas pli kaj pli da viaj artikoloj (mi sekve kontrolis kaj konstatis ke restas pli-malpli nur multaj jarkronikaj artikoloj antaŭ la jaro 1200, kaj multaj artikoloj de vi, apenaŭ pliaj uzoj). Sed ĉar jam malfruis, mi tiam decidis simple enlitiĝi kaj sekvatage (do nun) konsultiĝi kun vi.

Kvankam mi ne malfermis la temon en la diskutejo, mi ekagis baze de la senrezultaj notoj de la koncerna diskutpaĝo: Al mi tute plaĉas la grafika aspekto se uzatas la ŝablono "projekto", sed min ĉiam iritadas la tekstoj kiel "Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso ...". Miakomprene la stilo de tiu frazo ŝajnas kvazaŭ de komencanta lernanto de Esperanto, kies gepatra lingvo ne konas difinitan artikolon (ekzemple slava aŭ balta lingvo). Kaj "multimedia" ankaŭ ne estas vera esperantlingva vorto. Flanke eĉ la uzo de la vorto gloso ne estas tute ĝusta, sed tio eble diskuteblas. Mi tute kontentus, se la tekstoj estus "La vikimedia komunejo proponas plurmediajn dosierojn pri la temo sub la gloso [aŭ: en la paĝo, aŭ: per la ligilo] ...".

Sekvapaŝe mi vidis, ke la ŝablono estas nekutime komplike farita, kaj ekŝajnis al mi ke neniel eblas rapide mem fari la lingvajn ŝanĝojn, sen riski misfunkcion de multegaj paĝoj. Mi do decidis ne profundiĝi pri lernado de la ŝajne komplika sintakso, sed peti pri helpo, jam en marto 2008, kaj denove en aŭgusto 2009. La solaj reagoj estis de Petro Tomasovsky kaj Arno Lagrange, ambaŭ ne vikipediaj komencantoj, kiuj ŝajne trovis la ŝablonon simile malpraktike komplika, kaj Arno komentis "Mia reago estas la sama: {{projekto}} estas ĥaosa. Bonvolu prefere plibonigi {{projektoj}}."

Post kiam dum pli ol 3 jaroj la situacio pri la ŝablono ne ŝanĝiĝis, ĝi ŝajnas stranga al pluraj administrantoj, kaj kompare al la sume 150 000 artikoloj relative malmulte uzata kompare al la samaspektaj kestoj {{commons}}, {{commonscat}} kaj {{projektoj}} dekstre sube en artikoloj, mi hieraŭ decidis simple ekagi laŭ la konsilo de Arno pli uzigi la ŝablonon {{projektoj}}. Tamen: Se vi aŭ iu ajn alia povas adapti la tekston de {{projekto}} al pli bona vortumo, mi estus tute kontenta pri la grafika ideo prezenti la ("internajn") ligilojn en tekstaj linioj similforme kiel la ligiloj al paĝoj en la ekstervikipedia komputila reto. Mi supozas, ke pri la ŝablono {{projektoj}} vin ĝenas, ke ĝi ofte (en malgrandaj artikoloj kun kompare granda informkesto dekstre supre) aperas "ie ajn" sub la informkesto aŭ sub pluraj dekstren metitaj fotoj, kvazaŭ "flosas" dekstre malsupre en la paĝo, sen havi fiksan lokon en la teksto. Tiun kritikon mi povus bone kompreni. Al mi la ideo de ŝablono tiom komplika ke pluraj vikipediaj administrantoj opinias ne povi ŝanĝi ĝin, ŝajnas kontraŭa al la koncepto ke vikipedion rajtu kaj kapablu plibonigi ĉiu ajn.

Jen do la demando, kiun mi ĉiukaze hodiaŭ demandintus al vi: Kion vi opinias pri tio? Ĉu vi kapablas adapti la ŝablonan tekston, aŭ trovas personon kiu povas? Ĉu mi ne sufiĉe penis profundiĝi en la sintakson en marto 2008, kaj vi diros al mi ke post ioma orientiĝo tute simplas? Kiel ajn - mi certe ne "subite ekagis", sed jam atendas ekde 3 jaroj kaj duono, intertempe forgesis sed ripete estis rememorigita ke la ŝablona teksto de {{projekto}} en la nuna formo ŝajnas al mi stranga.

Sincere, ThomasPusch 14:52, 2 Sep. 2011 (UTC)

Fakte mi plene konsentas, ke la teksto de la ŝablono "projekto" ne estas tre bona (mi tion neniam vere kontrolis), tion oni tamen povas facile modifi, sen tuŝi la grafikan aspekton. La grafika aspekto de la ŝablono "projektoj" aliflanke estas ne nur katastrofa, sed ĝi simple fuŝas la tutan artikolon, se oni ĝin ne metas tute je la fino de la artikolo, ĉar ĝi simple kreas paĝan rompon! Do mi aliĝas al via propono lingve modifi la ŝablonon (ne estas mia kreitaĵo ...) kaj rapide cerbumas pri vortumo.DidiWeidmann 17:46, 2 Sep. 2011 (UTC)
Kara mi fakte devas rezigini pri la lingva modifo de tiu ŝablono, ĉar ĝi estas tiom komplika, ke homo kun ordinara cerbo, kiel mi, simple ne kapablas trovi la lokon, kie troviĝas la tekstoj, kiujn ni volas modifi. Do fakte mi vidas nur tute alian solvon, nome mem konstrui novan ŝablonon, kiu grafike havas bonan aspekton, sed funkcias tute simple! Amike DidiWeidmann 18:20, 2 Sep. 2011 (UTC)
Jen ... nun vi konscias pri la problemo! Mi jam antaŭ marto 2008 nekredeme rigardis la ŝablonan sintakson kaj nur miris - ĝuste tial mi tiam metis la helpopeton kaj esperis ke iu ajn alia montriĝus kompetenta prilabori la ŝablonon. Konsiderante ke al vi persone gravas la temo, kaj vin aparte ĝenas la grafikaj malavantaĵoj de {{projektoj}} (kion mi daŭre komprenas), mi simple bondeziras al vi energie trovi bonan solvon. Thomas 18:47, 2 Sep. 2011 (UTC)
Fakte la ŝablona sintakso aspektas pro mi kvazaŭ la verko de aŭtisto ... - verŝajne eĉ ne la aŭtoro mem ĝin komprenas ankoraŭ. La tute saman rezulton mi nun sukcesis atingi per nova treege simpla ŝablono kun nomo "{{komunejokat}}" (fakte mi ne volas tutxis "commonscat", por ne tusci la paĝojn de aliaj). DidiWeidmann 18:51, 2 Sep. 2011 (UTC) Jen ekzemplo:
Se nun vi deziras plibonigi la tekston, tiam vi tion facile povas. Tiu-ĉi ŝablono taŭgas nur kiel ligilo al kategorio en komunuejo, sed fakte tio estas la sola, kiun mi kutime bezonas. Amike DidiWeidmann 18:59, 2 Sep. 2011 (UTC)
Mi konsentas ke via propono laŭ la sintakso de la germana vikipedio aspektas multe pli komprenebla, kaj adaptebla, sed mi ne pensas ke la propono plenas se ĝi nur konsideras komunejan kategorion... Almenaŭ komuneja paĝo kaj vikicitaro devus esti antaŭvidataj, kaj ne tiom malofte ankaŭ vikinovaĵoj kaj vikivortaro menciatas. Por funkcioplena propono sume mi pensas ke ĉiu parenca projekto devas esti enplektebla. Sed ĉi-momente mi nur mencias tiun opinion kaj foriros de la komputilo - la familio vokas. ThomasPusch 19:07, 2 Sep. 2011 (UTC)
La ideo de la verkisto de la ŝablono "projekto" estis meti ĉion en unu solan ŝablonon, kaj la konsekvenco fariĝis io tute ne plu redaktebla por simplaj homoj kiel mi kaj vi. Pro mi fakte ĝis nun ne aperis neceso de alia ligilo ol al komunuemo. Sed fakte anstataŭ penadi verki komplikan ŝablonon, simple eblas kopiie la modelon de komunejokat kaj anstataŭi "komunejo" per "vikicitilo" ktp. ktp. ... - estas pli saĝe havi por ĉiu projekto apartan ŝablonon, ol tiel komplikan ŝablonon poste tute ne plu manipuleblan. Se vi do vidas la bezonon, simple "ŝtelu" mian modelon de la ŝablono "komunejokat" (kiun mi ja mem "ŝtelis"). Amike DidiWeidmann 17:17, 3 Sep. 2011 (UTC)
Mi konsentas ke la ŝablono {{komunejokat}} funkcias, kaj ke eblos fari pliajn tiajn ŝablonojn, kiuj sume donos alternativon al uzo de la kutima ŝablono {{projektoj}} (aŭ {{commons}}, {{commonscat}} ktp.). Sed ĉu ne tamen aldone troveblas simpla vojo ŝanĝi la nunan ŝablonon {{projekto}} tiel ke ĝi simple plusendas al unuopaj ŝablonoj, aŭ al sub-ŝablonoj "ŝablono:projekto/subŝablono"? Mi mallonge ekeksperimentis per {{projekto testa}}, sed evidente faras logikan eraron, kaj tiom simple kiom mi imagis, ne estas. Se ne aperas ebleco ankoraŭ transformi la ŝablonon {{projekto}} al io utila, necesos tamen iom post iom forigi ĝian uzon kaj tiam eblus entombigi ĝin. Ĉu hazarde vi havas ideon kiel eblus programigi funkcian "dissendan" ŝablonon {{projekto testa}}? Sincere, ThomasPusch 10:55, 5 Sep. 2011 (UTC){{komunejokat}}
PS: Vi vidas ke mi proponus iom modifi la vortumon de {{komunejokat}}: Pli klaras "vikimedia komunejo" ol nur "komunejo", eblas rezigni pri la duoblaj punktoj frazomeze, kaj eblas redukti "bildoj, grafikaĵoj" al nur "bildoj", por gajni iom da spaco, ĉar ja grafikaĵo ankaŭ estas speco da bildo. Ĉu?
Dum la vortumo estas lingve korekta kaj la grafika strukturo de la ŝablono ne estas tuŝita, ĉiuj plibonigoj bonvenas. Rilate al riparoprovoj de la ŝablono "projekto" - se iu estas tiom lerta kaj genia, ke sukcesas ripari tiun ŝablonon, li/ŝi bonvolu ... mi vere devas rezigini, ĉar por mi la teknika strukturo kaj enigmaj substrukturoj de tiu ŝablono estas granda enigmo. Mi eĉ timas, ke en tia ŝablono eblas kaŝi ion ajn [eksemple fiprograman virusosimilan], sen ke oni tion malkovras. DidiWeidmann 18:53, 6 Sep. 2011 (UTC)

Pardonu ke mi enmiksiĝas. Mi unue konstatis ke Didi amase ŝanĝis {{projekto}} al {{Komunejokat}}, kaj scivolas kial ne prefere uzi {{projektoj}}. Kiel vi jam diris ambaŭ supre {{projekto}} estis fuŝe importita komplika ŝablono kiun la enportinto ne kapablis taŭge funkciigi; kiam mi provis kompreni kiel ĝi devus funkcii mi rapide rezignis kaj preferis aparte krei {{projektoj}} tiamaniere ke mi povu kompreni kiel ĝi povas funkcii. Al tiu lasta mi poste aldonis tiun econ ke enmeto de ĝi en paĝon aperigas en la flankan strion ligilojn similajn al "Aliaj lingvoj" sub titolo "Aliaj projektoj". Mi do volis doni ankaŭ tiun econ al {{Komunejokat}} kaj en unua tempo konstatis ke ĝi ankaŭ estigas aspekton kiun Didi trovas maldezirinda. Mi sekve apartigis ecojn (difinitajn en Mediawiki:common.css de sinteno difinita en Mediawiki:common.js) tiel ke {{projektoj}} kaj {{Komunejokat}} respektive havu apartan aspekton kaj ambaŭ estigas la oportunan ligilon en la flankan strion. Pri {{projekto}} mi rekomendas forgesi. Pri pozicio de {{projektoj}} mi kutime lokigas ĝin supre de la sekcio "Ligiloj eksteren" antaŭ la aliajn listigitajn ligilojn. Ĉar ĉi tiu ŝablono difinas desktre flosantan skatolon (per float:right;), lokigante ĝin tie, ĝi ne tro malbone aspektas (vidu ekzemple Angla_lingvo#Eksteraj_ligiloj). --Arno Lagrange @ 06:20, 7 Sep. 2011 (UTC)

Vi tre bonvenas enmiksiĝi. Estas konsento de la ŝablono {{projekto}} estas maldezirinda: ne nur indas "forgesi pri ĝi", sed mi proponas maluzigi kaj poste tute forpreni ĝin. Mi persone ne malkontentas pri la aspekto de {{projektoj}}, sed mi komprenas la preferon de Didi uzi la grafikan aspekton de {{komunejokat}}, kies dezajnon preferas la tuta germanlingva vikipedio. Mia revo unue estis, fari "tutan" ŝablonon en dezajno preferata de Didi, kompreneble programitan, kun ebleco mencii ĉiujn parencajn vikimediajn projektojn (tio kion ja ankaŭ mallerte celis {{projekto}}). Sed mi ekkonsciis ke mi tute ne fakulas pri programigo de tiaj ŝablonoj kaj rapide rezignis pri la mallerta komenco {{projekto testa}}, pri kiu mia ideo estis, ke en funkcia stato eblus kopii ĝin en la lokon de la nuna {{projekto}}, kaj ĝi plugvidus al unuopaj "subŝablonoj" kiel {{komunejokat}} kaj simile "komunejo", "vikicitaro" ktp., tiel ke ne necesus unuope ŝanĝi la uzon de {{projekto}} en ankoraŭ pli ol 2500 paĝoj. Mi persone jam rezignis pri tiu revo, ne volus investi la tempon plilertiĝi pri ŝablona programigo, kaj volus enrubujigi la eksperimentan {{projekto testa}}. La ŝanĝoj, kiujn vi, Arno, faris en {{komunejokat}}, ĉiuj aspektas al mi sencaj - mi nur opinias ke la komuneja emblemo nun kompare tro grandas. Ĉu vi pensus ke eblus ankoraŭ funkciigi iun ideon kiel {{projekto testa}}, aŭ ĉu necesos unuope (ĉu permane ĉu robote) forpreni la restajn pli ol 2500 uzojn de la stranga ŝablono "projekto"?
ThomasPusch 10:15, 7 Sep. 2011 (UTC)
PS: Principe tiu-ĉi diskuto okazu en "Ŝablono-Diskuto:Projekto", ne en mia persona diskutpaĝo. Sed se la rezulto estos nuligi la ŝablonon projekto, tiam pli sencos poste arkivige ŝovi ĉi-diskuton ekzemple al la diskutpaĝo pri la ŝablono "komunejokat". Provizore mi do lasas ĝin ĉi-tie. Thomas
Jes laŭ mi indus finpretigi vian {{projekto testa}}. Mi povus iam zorgi pri tio sed momente havas jam tro da taskoj. AL

Mi restarigis diskuton pri la temo, vidu Projekto:Ŝablonoj/Petoj#Estonteco_de_.C5.9Cablono:Projekto. Precipe mi ŝatus scii ĉu daŭre uzeblas tiuj du ŝablonoj samtempe kaj se jes, en kiuj situacioj. --KuboF (diskuto) 19:58, 8 Jul. 2013 (UTC)

Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko redakti

Mi provis simpligi en {{Dokumentado de Eŭropa Unio}} "Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko" al "Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko". Ĉu ne pli oportune uzi mallongigojn "Statuto de la ESCB kaj de la ECB" ? AL @ 00:07, 8 Sep. 2011 (UTC)

Mi konscias ke la vortumo "Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko" tre longas. La problemo tamen ne estis mi, sed la EU-dokumentaro: La ligiloj en 23 lingvoj ne sendas al la statuto, sed sendas po lingvo al listo de unuopaj dokumentoj, inter kiuj estas protokolo pri la statuto kaj pliaj rilataj juraj tekstoj. Tial mi skribis "Ligiloj pri..." kaj ne simple "Statuto...". La mallongiga formo "de la ESCB kaj de la ECB" grafike bone aspektas en la artikolo pri la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Sed kvankam multaj konjektos kio estas ECB, ĉu vi senhezite divenus kio estas ESCB? Konsentite, en la teksto pri Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj eblas elstarigi la mallongigon ESCB kaj tiam pli kuraĝe eblus uzi ĝin en tiu teksto. Sed principe mi kontraŭas la inflacian enkondukon de mallongigoj (EU havas la tendencon tiel procedi...). La plena nomo Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas malmultaj tekstaj centimetroj pli ol la laŭ mi ne ĝenerale konata mallongigo ESCB: Mi pledas pro klareco uzi la plenan formon.
Se mia nova artikolo de hieraŭ entute helpas klarigi, kio estas la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj, mi tre kontentas! Mi ne luktas ĝenerale diskonatigi al ĉiu la signifon de la mallongigo ESCB. Do mi preferus lasi la komplikan formulon "Ligiloj pri la statutoj...". Se eblus ligi rekte la 23 ligilojn nur al la 23 pristatutaj protokoloj en pdf-formato, tiam la titolo facile povus pli mallongi - sed la retadresoj pli malsamas ol nur pri la duliteraj lingvokodoj, tial rekta ligo per la ŝablono ne eblas. Ĉi-tie mi preferas enhavan klarecon al bela grafika aspekto.
ThomasPusch 14:45, 8 Sep. 2011 (UTC)

Distrikta reformo en Meklenburgio-Antaŭpomerio redakti

Saluton, Thomas. Mi ne scias, ĉu vi jam legis la jenan artikolon de:Kreisgebietsreform Mecklenburg-Vorpommern 2011 kaj mian diskuteron en la diskutejo. Do kiel ni povus esperantigi la tie menciitajn nomojn de la novaj distriktoj resp. eksterdisktriktaj urboj? Temas pri la jenaj:

Amike --Tlustulimu 17:25, 9 Sep. 2011 (UTC)

Mi povos helpi ekde lundo. Persone mi limigus min rilate al la novaj distriktoj fari ne multe pli ol ĝermajn artikolojn, tiel ke eblos novordigi la komunumajn ligilojn, la navigilan ŝablonon kaj la kategoriojn - pli ampleksajn informojn tiam povos aldoni tiu kiu volos. Sed bonas rapide respeguli la administran reformon, per limigita fortostreĉo.

ThomasPusch 09:46, 10 Sep. 2011 (UTC)

PS: Kadre de tio utilos ankaŭ verki artikolon pri la geografia kaj turisma regiono (ne la politika distrikto) Mecklenburgische Seenplatte, kies nomon mi cetere simple tradukus per "Meklenburga Lagaro".

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi kreis Kategorio:Eksaj distriktoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio‎. Tio estas bona ideo. Sed kiel ni traktu Nordwestmecklenburg? Ĝi pligrandiĝis je la urbo Wismar. Do ĝi ne malaperis. Amike --Tlustulimu 18:07, 10 Sep. 2011 (UTC)

Do ĝi ne malaperis, kaj ne estos en la kategorio "eksaj...". Jam estas similaj kategorioj pri eksaj distriktoj de Saksio kaj de Saksio-Anhalto, kie ankaŭ okazis grandaj administraj reformoj post kiam aperis ĉiuj esperantlingvaj artikoloj pri distriktoj - Meklenburgo-Antaŭpomerio ne estas la unua "kazo". ThomasPusch 18:15, 10 Sep. 2011 (UTC)

Tonalta lingvo redakti

Vidu la diskuton Ton-, tona aŭ tonalta lingvo.

Saluton Thomas! Jen pinte aktuala nova ĉefministr(in)o, kaj ni eĉ ankoraŭ ne havis artikolon pri ŝi! Tio ja estis nepre plenigenda manko, kaj ne estas tro surprize ke ĝuste tiam tiaj "kolizioj" okazas. Estis do bonŝance ke mi ne detruis tro de via laboro, nek vi de mia. :-) Cetere, mia propra vikipediumado ĉiam nur okazas rekte retkonekte - almenaŭ nuntempe, sed tio eventuale povos ŝanĝiĝi estonte. Ekde venontprintempe mi regule trajnos laborejen, antaŭideble retumante kun portebla komputilo surgenue... Dume mi nun hejmas, kiel plentempa patro dufilina, kun iometa vikipediumado en la vesperaj horoj ;-) Amike, Moldur 18:40, 4 Okt. 2011 (UTC)

Oŭrenso redakti

Saluton, Thomas. Mi ŝatus scii, kial vi alidirektis la artikolon "Oŭrenso" al "Orenso". Mi vere ne komprenas kio pelis vin fari tion. Brakumojn. Susomoinhos 23:00, 9 Okt. 2011 (UTC)

Krei la alidirektigon estis rapida ago, de malmultaj sekundoj, en marto 2008, antaŭ pli ol tri jaroj, kaj tial mi ne tuj rememoris. Sed la redaktohistorio montras, ke artikolo de la nomo "Orenso" (evidente laŭ la hispanlingva urbonomo "Orense") pri la urbo ekzistis jam ekde majo 2005, kaj klaras ke mi pensis ke almenaŭ per alidirektigo estu konsiderata nomformo laŭ la galega nomo "Ourense" - plej probable en marto 2008 mi rimarkis ke estis ruĝa ligilo en iu artikolo al ĝis tiam neekzista paĝo "Oŭrenso", kaj mi ĝeniĝis pri la misimpreso de la ruĝa ligilo kvazaŭ artikolo pri la urbo ne ekzistus - ĝi tiutempe JA jam delonge ekzistis. Fakte eblas konjekti ke almenaŭ en la artikolo Galegio mem en marto 2008 ekzistis tia ruĝa ligilo, eble mi vidis tian mison ankaŭ en aliaj paĝoj tiam. Principe mi hezitas tro grandanime esperantigi loknomojn, sed aparte en regionoj kie konkurencas pluraj regionaj lingvoj kaj ties loknomaj variaĵoj, loknomo en Esperanto teorie pli neŭtralas ol prefero de la kastilia aŭ eŭska en Eŭskio, la germana aŭ pola en historie germanaj urboj de 1945 apartenantaj al Pollando (tial ekzemple la nomo "Vroclavo" bonas) aŭ simile... Praktike ja tiom simple ofte ne estas, ĉar ofte en la esperantlingva nomo ankoraŭ videblas la fonto, do elekto de aŭ "Vitorio" aŭ "Gasteizo" por la eŭska urbo tamen montras preferon por la kastilia aŭ eŭska, kaj pri certa baltmara urbo klaras ke ĝi en Esperanto nomiĝis "Dancigo" ĝis 1945 kaj "Gdansko" post tiam - ankaŭ tie videblas la fonta lingvo... Same pri Orenso/Oŭrenso. ĈIUKAZE alidirektigo de pluraj nomformoj al unu artikolo pli helpas ol aperigo de ruĝaj ligiloj, kiuj ne gvidas al la celo. Se estas prefero pri formo Oŭrenso (laŭ la galega) kompare al Orenso (laŭ la kastilia), mi neniel ajn kontraŭas! Male: Ja mi en Vikipedio estis la unua kiu entute videbligis la galegfontan (pli regionisman) formon.

Kulture malcentreme salutas ThomasPusch 17:19, 10 Okt. 2011 (UTC)

Dankon pro via respondo. Nu, fakte la solaj oficialaj loknomoj estas, de 1983, tiuj en la galega. Hodiaŭe, "Orense" (ne plu oficiala) flaras je... ni diru "alia epoko". Ĉi tie la lingva situacio tute malsamas al tiu de Eŭskio, ĉar la galega (t.e., la portugala de Galegio) kaj la hispana ja estas tre similaj lingvoj, tiom, ke ĉiuj scipovas ambaŭ, en pli aŭ malpli bona grado. Cetere, mi konsentas kun vi pri tio, heziti ĉe esperantigo de loknomoj, des pli se ne temas pri grandaj urboj aŭ gravaj provincoj. Amike, Susomoinhos 00:18, 21 Okt. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto sciencisto redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi provis ŝanĝi la formaton de {{Informkesto sciencisto}}. Bedaŭrinde via ŝanĝo fakte difektigis la ŝablonon. Do kion vi celis fari? Eble mi povos helpi al vi. Amike --Tlustulimu 13:49, 17 Nov. 2011 (UTC)

Vidu mian noton en via diskutpaĝo: Klaras ke la ideo estas unuecigi la ŝablonon informkesto sciencisto al sama strukturo kiel aliaj biografiaj informkestoj - aparte krei saman larĝon, kiel vi mem antaŭe plurfoje postulis. Nun la informkesto sciencisto pli larĝas ol ekzemple {{Informkesto politikisto}} aŭ {{Informkesto muzika artisto}} aŭ {{Informkesto esperantisto}} (kiuj inter si samlarĝas kaj havas bonan formaton, dum nune la ŝablono informkesto fakte tro larĝas (laŭ la programigo, ĉiuj havu larĝon "23em", sed praktike tamen la larĝoj ne samas). Ĉio klara, ĉu ne? Mi tute konsciis ke mia ekadapto dum kelkaj minutoj difektigos la ŝablonon, kontentas ke vi transprenas la taskon, kaj certas ke unuecigo de la ŝablonoj ne devus esti tro granda problemo... Amike, ThomasPusch 14:01, 17 Nov. 2011 (UTC)

Bedaŭrinde la larĝeco pli facile realigeblas ol la fona koloro. Pro tempomanko mi povos tion nur fari vespere. Ĉu bone? --Tlustulimu 14:23, 17 Nov. 2011 (UTC)
Sama larĝo estas grava, la demando pri koloro entute nur estas dezajna detalo sen tempopremo (parolante pri dezajno, eble la informkesto ankaŭ povus havi rekonan informkestokapan grafikaĵon "scienco"). Se vi povos samlarĝigi la diversajn informkestojn vespere (nun en mia komputilo ili ankoraŭ malsamlarĝas), estos tute bone. -- ThomasPusch 14:28, 17 Nov. 2011 (UTC)
La klaso scienco fakte ne ekzistas, tiel ke eĉ neniu fona bildo aperas. La ekzistantaj klasoj troviĝas en Vikipedio:Informkestoj en la tiea listo. Proponoj pri uzeblaj bildetoj en la Komunejo estas bonvenaj. Amike --Tlustulimu 14:37, 17 Nov. 2011 (UTC)
Mi proponus simple uzi la informkestokapan bildon pri "fiziko" ankaŭ por "scienco" ĝenerale... Ĝi bone taŭgas ankaŭ por reprezenti kemion kaj medicinon kaj astronomion ktp. ThomasPusch 14:47, 17 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Thomas. Dankon pro la ideo pri "fiziko". La fona bildo jam funkcias. Krome mi trovis la erareton, kiu kaŭzis, ke la fona koloro ne ĝuste funkciis. Mi devis korekti la defaŭltan valoron de {{#switch: en {{informkesto sciencisto/koloro}}. Ĝi funkcias alie ol la defaŭlta valoro de parametroj. Bonvolu rigardi mian ŝanĝon, por ke vi sciu tion estonte. Ĉu vi havas proponojn por pliaj fonkoloroj laŭ la diversaj sciencoj? Amike --Tlustulimu 17:21, 17 Nov. 2011 (UTC)
Dankon ke la larĝoj de la informkestoj "sciencistoj" nun ĝustas, kaj ke la koloro kaj fona bildo ankaŭ jam aplikiĝis. Mi nun estas en hotelo de profesia kongreso, interreta uzo tre kostas, kaj tial mi ne tre sondos pri via demando jam nun. Tamen sen pripensi mi povus diri ke la ŝablono informkesto politikisto laŭ mi aparte ofte uzatas kaj povus havi apartan bildon ... kaj eblus ankaŭ diskuti pri la informkesta koloro, kio nun estas intense helbluo - sed eble tia "nedifinebla" koloto eĉ tute bonas, ĉar multaj koloroj (ruĝa=socialistoj kaj komunistoj, nigra=konservativuloj, flava=liberaluloj, verda=ekologiuloj, bruna=nazioj ...) jam estas partie difinitaj en politika konteksto...
Mi tamen iom pensos pri via demando post mia profesia kongreso. -- ThomasPusch 23:31, 17 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:32, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Salut'! Se vi opinias, ke urbego estas pli bona, bv. alinomadi. La artikolon ne mi kreis, sed supozeble germano. Mi trovis ĝin, kiel artikolo pri 3 landoj, mi aldonis partojn laŭ la tuta mondo. --Crosstor 05:54, 22 Dec. 2011 (UTC)

Ŝajnas saĝe vere alinomi la tekston, kaj mi faros tion vespere: ĉiukaze la ideo kaj de la teksto grandurbo (=listo pri urboj de pli ol 100 000 loĝantoj) kaj metropolo (=listo pri urboj de pli ol 500 000 loĝantoj) bonas: se la ligiloj ĝustas, do ruĝa koloro aperu nur pri urbo kiu ne havas esperantlingvan vikipedian artikolon, ne mise, tiam unurigarde eblas vidi kie estas artikolaj truoj pri grandaj urboj - tiu ideo tute aprezindas. -- ThomasPusch 09:49, 22 Dec. 2011 (UTC)

Mi aldonas, ke nun ĉiuj urboj, pli grandaj, ol 500.000 estas bluaj. La malpli grandaj nun en Eŭropo estas bluaj (escepte ĉ. 20), en aliaj kontinentoj la ruĝo dominas.--Crosstor 11:09, 22 Dec. 2011 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2011".