Malfermi la ĉefan menuon

Ŝebaanoj

araba antaŭislama etno
panelo pri la ŝebaa diaĵo Almakah el Marib, nun montrata en la muzeo Luvro de Parizo

La ŝebaanoj (asirie Sabảajja; hebree סְבָאִים, Sbaim; greke Σαβαĩοι, Sabaioi; latine Sabaei, moderne angle Sabaeansgermane Sabäer) estis antikva semida popolo en la sudokcidento de la Araba Duoninsulo, en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. La esperantlingva nomo deduktiĝis de ilia regno, la reĝlando Ŝeba, kiu plurfoje menciiĝis per sia antikva hebrea nomo שְׁבָא [Ŝ'ba] en la Tanaĥo aŭ laŭ kristana nomo Malnova Testamento kaj al kiu la tradukinto L. L. Zamenhof donis la hebree influitan nomon Ŝeba.

Historiaj fontojRedakti

En la analoj de la asirianoj la ŝabeanoj jam menciiĝas en la jaro 730 antaŭ nia erao.[1]

En la Tanaĥo aŭ laŭ kristana nomo Malnova Testamento ili precipe menciiĝas kiel komercistoj de olibano, ekzemple en la libro de Jeremia 6:20 kaj en la libro de Jesaja 60:6. La memoro pri la judoj de la regno ŝebaa ekzemple rekoneblas en la libro genezo 25:1–6 kaj en la libro de Joel 4:8.

Ankaŭ la grekoj konis la popolon unuavice kiel komercistoj de olibano kaj mirho. Strabono mencias ilian ĉefurbon Marib. Iuj historiistoj de Romio konsideris ilin la plej riĉa popolo en Arabio, ĉar la komercata olibano en la antikva mondo estis rara kaj tre multekosta.

La Korano mencias la historian rompon de la legenda Marib-digo en la jaro 572 antaŭ nia erao.[2].

ReferencojRedakti

  1. Heinz Hahn: Die Araber - von der Vorislamischen Zeit bis zur Gegenwart ["La araboj - de la antaŭislama epoko ĝis la nuntempo"], eldonejo C. H. Beck, Munkeno, 2004, paĝo 9. ISBN 3-406-50843-X.
  2. Korano, surao 34,15 kaj sekvaj. Cetere menciindas ke la ŝebaoj ne identas al alia popolo nomata Ṣābiʾūn en surao 2,62.