La Preĝejo de Shoghakat (armene շողակաթ եկեղեցի; "falo de lumo") estas armena preĝejo starigita en 1694 fare de la princo Alamal Sotoreci dum la tempo de la Katolikoso Nahapat en la urbo Eĉmiadzin, provinco Armaviro, Armenio. Tiu preĝejo kune kun aliaj pli antikvaj preĝejoj estas Monda heredaĵo de Unesko.

Ŝoghakat
armene Շողակաթ եկեղեցի
kristana preĝejo • kultura havaĵo [+]

ŜtatoArmenio
Koordinatoj40° 10′ 5″ N, 44° 18′ 18″ O (mapo)40.16810444.304876Koordinatoj: 40° 10′ 5″ N, 44° 18′ 18″ O (mapo) [+]

StiloArmena

Finkonstruo1694
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Jaro2000 (24)
Numero1011
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriteriojii, iii

Ŝoghakat (Armenio)
Ŝoghakat (Armenio)
DEC
Ŝoghakat
Ŝoghakat
Map
Ŝoghakat
Vikimedia Komunejo:  St. Shoghakat church [+]
vdr

Historio redakti

La preĝejo sidas sur la sankta loko kie grupo de nenomitaj monaĥinoj sekvante Gajane kaj Hripsime estis martirigitaj dum la tempo de la konvertiĝo de Armenio al kristanismo en la jaro 301 p.K. La armena historiisto Agatangelos de la 5-a jarcento skribis, ke la juna kaj bela Hripsime, kiu tiutempe estis kristana monaĥino en Romo estis devigita geedziĝi kun la roma imperiestro Diokleciano. Ŝi kaj la abatino Gajane inter aliaj monaĥinoj fuĝis de la tirana imperiestro kaj foriris al Armenio. La pagana armena reĝo Tiridato ricevis leteron de Diokleciano, en kiu li priskribis ŝian belecon. Tiridato malkovris, kie sin kaŝas la monaĥinoj, kaj enamiĝis al Hripsime kaj poste al Gajane. Post ilia rifuzo de liaj proponoj, Hripsime kaj Gajane estis torturitaj kaj martirigitaj aparte ĉe la lokoj de iliaj nunaj preĝejoj. La ceteraj tridek ok monaĥinoj estis martirigitaj ĉe la loko de Ŝoghakat. La nomo de la preĝejo rilatas al la lumradio aperinta dum la martireco de la monaĥinoj. Dum la tempo, kiam Hripsime estis torturita, Gajane diris, ke ŝi "kuraĝu kaj staru firma" en sia fido. Reĝo Tiridato estis konvertota poste al kristanismo kaj igis ĝin la oficiala religio de la reĝlando.

Arkitekturo redakti

 
Internaj bildoj de sanktuloj de la preĝejo Ŝoghakat.

Antaŭaj strukturoj redakti

En la loko de la nuntempa preĝejo Ŝoghakat staris pli frua preĝejo de la 6-a aŭ 7-a jarcento, kiu ne pluvivis. Oni kredas, ke la strukturo staranta en la loko hodiaŭ eble ripozas sur la fundamentoj de la pli frua preĝejo (aliaj fontoj diras, ke Ŝoghakat eble estis konstruita sur la fundamentoj de preĝejo el la 13-a jarcento). Je la sudokcidento de la konstruaĵo, elfosadoj malkovris la restojn de ununura ĉambro-preĝejo konstruita sur platformo, verŝajne temas pri memorkapelo el la 4-a jarcento. Ĉe la suda muro estas malgranda duonronda absido kiu eventuale funkciis kiel la suda enirhalo. La bazoj de la muraj pilastroj havas trajtojn karakterizajn por armenaj preĝejoj de la 4a kaj 5a jarcentoj. Du portaloj, kiuj kondukis en la kapelon, troviĝis ankaŭ, unu sude kaj unu okcidente.

Preĝejo Ŝoghakat redakti

Ŝoghakat estas kupola simpla nava baziliko kun duonronda orienta absido laŭflankita sur ambaŭ flankoj per mallarĝaj kapeloj. Kelkaj partoj de la absida muro eble povus datiĝi ĝis la 5a jarcento. Kvar pendaĵoj helpas fari la transiron de la kvadrata centra navo al la okangula tamburo kaj konusa kupolo supre. Kiel en kelkaj aliaj mezepokaj armenaj preĝejoj, la tamburo kaj kupolo situas malcentre kaj okcidente. La ĉefa portalo de la preĝejo kondukas en la internon de malferma galerio najbara al la okcidenta muro de la strukturo. Longeca surskribo estas sur la ekstera lintelo super la pordo, kaj estas kompensita per la oranĝa koloro de la tofo uzata. Alia pli malgranda portalo estas ĉe la suda muro. Tre malmulta ornamado ornamas la ĉefan korpon de la preĝejo krom geometria ŝablono, kiu estas ĉirkaŭ la meza parto de la ekstero de la tamburo, kelkaj ĥaĉkaroj konstruitaj en la supraj muroj, kaj geometria krucan desegno ĉe la ekstero de la orienta muro kun rozetoj kaj du malgrandaj krucformaj fenestroj, kiuj lasas iom da lumo en la absidon de la preĝejo.

Ĉe la okcidenta angulo de la strukturo estas volba malferma galerio konstruita samtempe kun la preĝejo. Ununura granda arkaĵa malfermaĵo centrita meze de la antaŭa fasado kondukas en la galerion, kie rekte trans ĝi estas la ĉefa portalo al la preĝejo. Malfermitaj arkaĵaj fenestroj situas ambaŭflanke de la arko sur la okcidenta muro same kiel la muroj norde kaj sude. La kadroj ĉirkaŭantaj la fenestrojn kaj la grandan arkaĵan eniron estas tre ornamitaj per geometriaj ŝablonoj, rozetoj kaj ĥaĉkaroj. Centrita super la galerio estas kupolo subtenata de ses kolonoj, kiu funkcias kiel la belfrido de la preĝejo. Foliaraj ŝablonoj ornamas ĉiun el la ses supraj eksteraj anguloj de la kupolo.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti