La ŝtataj teoriojteorio pri ŝtato estas branĉo de la politika teorio kiu pristudas la devenon, la konsistigon kaj la strukturon de la ŝtato, ties teorian fundamenton kaj ties politikan signifon.

La formigo de la moderna ŝtato redakti

La periodo konata kiel Moderna Epoko signifis por Eŭropo gravajn ŝanĝojn en ties politika ordigo. La fenomeno plej rimarkinda estis la nasko de la Moderna Ŝtato: teritorio kun markitaj landlimoj, komunan registaron kaj senton de kultura kaj nacia identigo de ties loĝantaro.

La propraj reĝoj komencis tiun procezon laŭlonge de la 14-a kaj de la 15-a jarcentoj. Interesitaj pri koncentrigo de la povon en sia persono, devis negoci kun la feŭdaj, kiuj cedis siajn individuajn rajtojn pri siaj feŭdoj, kontraŭ serio de privilegioj. Kiuj ne akceptis, estis venkitaj per violentaj militoj. Kelkaj el tiuj nobeluloj, antaŭ la reĝa povo, povis nur iĝi membroj de burĝeca nebelularo; kiuj liberigis urbojn kaj iĝis urbomajstroj, iĝis rektaj reĝaj vasaloj. Tiele, la feŭda koncepto de lojeleco estis anstataŭita de tiuj de aŭtoritato kaj obeo, propraj de Ŝtato kun centrigita povo.

En la 17-a jarcento, la politika povo de la monarkoj plifortiĝis ĝis forigi ĉiun ajn reprezenteblon, formigante la novajn absolutajn monarkiojn.

La monarkio iĝis moderna ŝtato sur la bazo de forta regado, havinte la resursojn por subteni ĝin. Post tio, la reĝo sukcesis atingi la rezignacion de la socio, kontraŭ iu ordo kaj progreso.

Unu el la plej klaraj ekzemploj de la absolutismo estis Francio. Dum la 17-a jarcento, tiu lando iĝis la plej granda eŭropa potenco, post plisolidigi siajn landlimojn, danke al sennombraj militoj kun la najbaraj landoj. La reĝo Ludoviko la 14-a (1643-1715) estis la plej klara personigo de la figuro de absoluta monarko.

Nasko de la Liberala Ŝtato redakti

La Liberala Ŝtato naskiĝis kiel rezulto de kritiko kontraŭ la Ŝtato de la Absoluta Monarkio, de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Tio estas, la forma de ŝtato kiu ekzistis ĝis antaŭ la Franca Revolucio de 1789 estis tiu de la Monarkia Absolutisma Ŝtato, kiu karakteriĝis pri tio, ke la reĝo estis la suvereno, tio estas, ke super tiu povo ne estis alis homa povo; ĉar la deveno de ties povo estis de dia rajto, tio estas, Dio kaj nur Dio donis ĝin al li kaj nur antaŭ Li tiu devis respondi. Ĉar li koncentrigis ĉiun povon, tio estas, la reĝo "faris" la leĝon, la reĝo "aplikis" la leĝon kaj ka reĝo "interpretis" la leĝon. Temis pri ŝtato kie la suvereno havis la tutan povon koncentritan kaj havis ne nur rajton sur la vivo, la libereco kaj la proprieto de ĉiuj siaj subuloj, sed ankaŭ li krome povis decidi pri la ekonomia vivo.

Krome la merkatismo kiel ekonomika teorio de la Absolutista Ŝtato asertis, ke la riĉeso de la landoj baziĝas sur la ŝtata povo kaj pro tio oni formis ekonomian sistemon ĉefe ŝtatisma.

La liberalismo naskiĝis el akra kritiko kontraŭ la monarkia-feŭda sistemo, kiu havis sian plej elstaran esprimon en la frazo de la reĝo Ludoviko la 14-a, kiu kreis la faman frazon "La Ŝtato estas Mi".

Tiu originala liberalismo havis ne nur politikan aspekton, sed ankaŭ ekonomian kaj filozofian. La pensuloj kaj ideologoj estis la jenaj: Jean-Jacques Rousseau, Charles Montesquieu, Denis Diderot, Voltaire, David Smith, David Ricardo, Thomas Malthus, John Locke, Hobbes, ktp.

Ĉiuj tiuj filozofoj kaj pensuloj kritikis la absolutisma-monarkian socion, kio finis per revolucia procezo politiko-socia: la Franca Revolucio, kaj samtempe koincidis kun fenomeno de karaktero scienco-teknologia: la 1a Industria Revolucio, kiu per samtempa kaj konverĝa procezo naskis novan tipon de socio: la kapitalisma socio kaj novan tipon de ŝtato: la Ŝtato Liberala-Burĝa.

Tiu konverĝo naskis ankaŭ novan tipon de laboristo: la industria laboristo (la proleto tiel nomita de Karl Marx) kaj superekspluatado de tiu sama ĵus naskita proleto.

La Liberala Ŝtato naskiĝis kiel koncepto de lukto. Temis pri politika armilo de la burĝaro cele politike starigi novan politikan ordon kontraŭ la malnovan ordon de Absolutismo Monarkia.