Montesquieu

Franca filozofo, (1689 - 1755)
(Alidirektita el Charles Montesquieu)
Vidu ankaŭ pri la komunumo Montesquieu (Hérault) en suda Francio.

Charles-Louis de Secondat, barono de La Brède kaj de Montesquieu, pli komune konas kiel Montesquieu, esperantigita Monteskeo (naskiĝis la 18-an de januaro 1689, mortis la 10-an de februaro 1755), estis franca politika pensanto dum la Klerismo. Li famiĝis per sia teorio pri la disigo de povoj, grava en modernaj diskutoj pri registaro kaj efektivigita en multaj konstitucioj en la mondo.

Montesquieu
Persona informo
Montesquieu
Naskonomo Charles-Louis de Secondat
Naskiĝo 18-an de januaro 1689 (1689-01-18)
en Château de la Brède,  Reĝlando Francio
Morto 10-an de februaro 1755 (1755-02-10) (66-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Tombo Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater College of Juilly • Lycée Saint-Louis vd
Subskribo Montesquieu
Familio
Edz(in)o Jeanne de Lartigue vd
Infanoj Jean-Baptiste de Secondat vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • romanisto • sociologoadvokatojuĝistoEnciklopediistohistoriistopolitikistojuristo vd
Verkado
Verkoj Pri la spirito de la leĝoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Montesquieu en 1728

Biografio redakti

Monteskio naskiĝis en 1689 en kastelo La Brède apud Bordozo (Bordeaux). Lia familio konsistis el nobelaj magistratoj. Li iĝis prezidanto de la parlamento de Bordozo, kiam li estis 27-jara. Mallonge poste li akiris literaturan sukceson publikigante en Nederlando sian libron Lettres persanes (Persaj leteroj), satiron bazitan sur imaga korespondo de orientanaj vizitantoj al Parizo (Paris). En ĉi tiu libro li portretas la tiuepokan francan societon. Post sia elekto kiel membro de la Franca Akademio en 1727 li ekvojaĝis tra Hungario, Italio, Nederlando kaj Anglio kaj revenis en 1731. Lia ĉefverko, De l'esprit des lois (Pri la naturo de la leĝoj) komence publikiĝis anonime kaj estis tre influhava.

Li suferis malbonan vidkapablon, kaj estis komplete blinda, kiam li mortis en 1755.

Politikaj opinioj redakti

Monteskio opiniis, ke la aristokratio protektas la ŝtaton de la absolutista despoto (aŭ monarĥio) kaj de la despotismo de la amaso (aŭ anarĥio). Tiu defendo estis tute politika kaj racia, kaj konvene ne-ekonomia. Estante mem membro de la aristokrataro, lia moto estis "Libereco estas la duoninfano de privilegio". Tio ebligis al li defendi konstitucian monarĥion, ĉar li emfazis, ke ĝin regas honoro.

La plej radikala verko de Monteskeo dividis la tri francajn klasojn en "bridoj kaj balancoj" de tri suverenecoj: la monarĥio, la aristokratio, kaj la burĝoj. Monteskio opiniis, ke ekzistas du specoj de povo: suverena kaj rega. Ekzistas tri specoj de rega povo: leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo. Ĉi tiuj povoj estu dividitaj inter la tri klasoj, kiujn li nomis statoj, por ke ĉiu klaso havu povon super la alia. Tiu vizio estas ankaŭ radikala pro tio, ke ne menciiĝas ekleziularo kaj ke ĝi forigas la lastajn vestiĝojn de feŭda strukturo.

La opinioj de Monteskio unuafoje esprimiĝis en la usona konstitucio kaj poste en la franca revolucia konstitucio.

Verkoj redakti

  • De l'esprit des lois
  • Lettres persanes tradukita en Esperanto kiel La persaj leteroj de J.Gonin (Paris 1986)
  • Pensées suivies de Spicilège
  • Considérations sur les causes de la grandeur des Romains et de leur décadence
  Trovu « Montesquieu » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
[[Kategorio:Projekto vizaĝoj/homoj|Ŝablono:Vizaĝoj/Montesquieu, Ŝablono:Vizaĝoj/Montesquieu]]