Šelpice (hungare Selpőc [ŝelpOc]) estas malgranda vilaĝeto en Slovakio.

Šelpice
hungare: Selpőc
municipo
Preĝejo en Šelpice
Oficiala nomo: Šelpice
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Trnava
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Trnávka
Situo Šelpice
 - alteco 164 m s. m.
 - koordinatoj 48° 26′ 00″ N 17° 32′ 00″ O / 48.43333 °N, 17.53333 °O / 48.43333; 17.53333 (mapo)
Areo 10,170 km² (1 017 ha)
Loĝantaro 712 (29.12.2007)
Denseco 70,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1283
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 919 09
Telefona antaŭkodo +421-33
Aŭtokodoj TT
NUTS 556670
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Šelpice
Retpaĝo: www.selpice.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Šelpice situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Senica-Trnava. La lasta urbo troviĝas je 8 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1249. En 1530 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Poste ankaŭ rifuĝintaj kroatoj alvenis. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a estiĝis slovaka rimo:

„Rákóczy, Bercsényi bol naš stric, – Hodivau na hodi do Selpic”. (Rákóczi, Bercsényi estis niaj fratoj, ili vizitis Selpic-on por kermeso).

En 1831 pro ĥolero 34 vilaĝanoj mortis. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis Selpicz. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Selpőc 550 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Trnava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Šelpice 554 homoj, (550 slovakoj).

Meze de Šelpice kondukis en pasinteco grava eŭropa vojo – Bohemia vojo, kiu estas identa kun nuna ĉefstrato.

Vidindaĵoj redakti