Šrobárová, hungare Szilasháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Katolika preĝejo de Šrobárová

Situo redakti

La vilaĝo situas inter ebenaĵo kaj montetoj, laŭ traira flankovojo. Komárno troviĝas 19 km-ojn for.

Historio redakti

Dum la historio estis tie nur kampoj kaj bienocentro Szilas (silaŝ). Ekde 1920 la tuta ĉirkaŭaĵo apartenis al Ĉeĥoslovakio. La slovakoj fondis en 1921 novan komunumon nomatan pri slovaka politikisto Vavro Šrobár. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu loko estis malgranda slovaka insulo inter la hungareco, sekve la vilaĝeto kompromise iĝis parto de Hungario. En 2001 loĝis tie 514 da homoj (492 slovakoj kaj 18 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti