Štiavnica (alfluanto de Ipeľ)

Štiavnica estas rivero en la sudo de centra Slovakio, sur la teritorio de distriktoj Banská Štiavnica, Krupina kaj Levice. Ĝi estas dekstraflanka alfluo de Ipeľ, en kiu enbuŝas inter vilaĝoj Hrkovce kaj Vyškovce nad Ipľom. Longeco de fluo estas 54,6 km kaj areo de riverbaseno estas 441 km². Tio estas montar-ebenaĵa tipo de rivero kun malalta trafluo (2,7 m³/s ĉe Tupá). Elfontas en montaro Štiavnické vrchy ĉe Banská Štiavnica. Fluas ĝi sudorienten, alportas de dekstro Štefultovský potok, trafluas vilaĝo Svätý Anton kaj fluas sudan direkton. Tie alportas Studenský potok de maldekstra flanko kaj Ilijský potok de dekstra flanko. Enfluas en Valkaldrono de Prenčov, trafluas vilaĝo Prenčov, kie de dekstro alportas Babí potok kaj denove turniĝas je la mallonga parto sudorienten. Ĉe domgrupo Tepličky alportas de maldekstro Lično kaj fluas tra rokega valo. Eniras en Ipeľská pahorkatina kaj komencas meandri. Trafluas tra Hontianske Nemce kaj Domaníky, alportas Suchý potok de dekstro kaj ŝanĝas direkton de fluo pli sudokcidenten. Valo de rivero plivastiĝas ĉe domgrupo Pirovské. De dekstra flanko alportas la plej grandan alfluon Klastavský (Bačovský) potok (147,5 m s. m.) kaj de dekstro ankoraŭ Slunovský potok kaj separas vilaĝojn Hontianske Tesáre (sur la dekstra bordo) kaj Dvorníky (sur la maldekstra bordo). Poste fluas tra Terany kaj Dudince, kie turniĝas signife al sudoriento kaj poste al sudo, alportas de dekstro Veporec ĉe Hokovce kaj de maldekstro Slatinský potok. Trafluas tra rando de vilaĝoj Horné Semerovce, Chorvatice kaj Tupá kaj enbuŝas en meandro de Ipeľ.

Štiavnica
rivero
Bazaj informoj
Longeco 54,6 km
Akvokolekta areo 441 km²
Averaĝa trafluo 2,7 m³/s
Fluo
Enfluejo Ipeľ
Geografio
Alfluantoj Klastavský (Bačovský) potok
Map
vdr

Rilataj temoj redakti