Dudince

urbo de Slovakio

Dudince (hungare Gyűgy) estas urbo kaj banloko en Slovakio. Tio estas la malplej granda urbo en Slovakio, elserĉata de turistoj.

Dudince
hungare Gyűgy, germane Dudintze
urbo
Devena domaro Dudince
Blazono
Oficiala nomo: Dudince
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Krupina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Hont
Rivero Štiavnica
Situo Dudince
 - alteco 140 m s. m.
 - koordinatoj 48° 10′ 00″ N 18° 52′ 28″ O / 48.16667 °N, 18.87444 °O / 48.16667; 18.87444 (mapo)
Areo 6,849 km² (684,9 ha)
Loĝantaro 1 495 (31.12.2010)
Denseco 218,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 962 71
Telefona antaŭkodo +421-45
Aŭtokodoj KA
NUTS 518387
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Dudince
Retpaĝo: www.dudince-mesto.sk
Portalo pri Slovakio
Sakrala konstruaĵo en Dudince
Bustoj de fondintoj de banloko en Dudince

Situo redakti

La urbo situas en valo, parte sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Šahy-Zvolen.

Historio redakti

Dum la neolitiko oni jam profitis la termalan fonton. La unua mencio devenis el 1284 en formo Dyud. En 1549 oni mencias la 30 °C-an sodakvan, sulfuran, alkalan kuracakvon. Grafo Oberndorf en 1909 konstruis publikan banejon kaj vendis la botelakvon. En 1910 loĝis tie 140 da homoj, majoritate hungaroj kaj minoritate slovakoj. Ĝis 1920 la tiama vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Šahy.

La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1966 oni konstruis imponajn hotelojn kaj feriajn domojn. La vilaĝo urbiĝis en 1989. En 2001 loĝis en la urbo 1500 da homoj, precipe slovakoj.

Ne menciita vidindaĵo estas katolika preĝejo el 1994.

Esperanto redakti

En la urbo naskiĝis kaj loĝis Ernesto Váňa.