Svätý Anton
Svätý Anton [svetI anton], hungare Szentantal [sentantal], germane Sankt Anton in der Au estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La loknomo signifas en ĉiuj lingvoj: Sankta Antonio.
Svätý Anton | ||
hungare: Szentantal, germane: Sankt Anton in der Au | ||
municipo | ||
Vido al kortego de kastelo en Svätý Anton
| ||
|
||
Oficiala nomo: Svätý Anton | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Hont | |
Montaro | Štiavnické vrchy | |
Memorindaĵo | Svätý Anton kastelo | |
Situo | Svätý Anton | |
- alteco | 449 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 25′ 26″ N 18° 56′ 22″ O / 48.42389 °N, 18.93944 °O (mapo) | |
Areo | 22,60 km² (2 260 ha) | |
Loĝantaro | 1 215 (31.12.2010) | |
Denseco | 53,76 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1266 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 969 72 | |
Telefona antaŭkodo | +421 45 | |
Aŭtokodoj | BS | |
NUTS | 516597 | |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.svatyanton.sk | ||
![]() |
SituoRedakti
Svätý Anton situas laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas proksimume 5 km de ĉi tie.
HistorioRedakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1266 en formo "Scenantollo". Ekde la 16-a jarcento la setlejo iĝis kampurbo, kie ofte departementaj kunsidoj okazis. En 1715 oni komputis tie 30 domojn. En 1828 loĝis tie 1030 loĝantoj en 172 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szentantal 1524 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Krupina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al ermito Sankta Antonio de 1755
- kapelo de 1758
- baroka sonorilostablo el la 18-a jarcento
- baroka kastelo de Koháry [kohAri] de 1744, en la 19-a jarcento klasikismiĝis, nun muzeo; la konstruaĵo estas kvadratforma havanta 365 fenestrojn (=tago), 52 ĉambrojn (=semajno), 12 kamentubojn (=monato) kaj 4 enirejojn (=sezono); apude ornama parko troviĝas
FamulojRedakti
En la vilaĝo naskiĝis hungara politikisto Béla Grünwald.