Horné Semerovce
Horné Semerovce, hungare Felsőszemeréd estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
- Areo: 10 km²
- Supermara alteco: 134 m
- Loĝantaro: 620
- Poŝtkodo: 935 84
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
redaktila vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Zvolen-Šahy, la fervojo preteriras. Šahy troviĝas 8 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1268 en formo "Zemered". En 1910 loĝis tie 690 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 ili apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 633 da homoj, (344 hungaroj, 178 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- gotika katolika preĝejo de 1482
- baroka kastelo de Wilczek de 1763, en la 19-a jarcento klasikismiĝis
- kelo 150 m-ojn longa el la 18-a jarcento
- sonorilstablo el la 18-a j.c.