Štip
Ŝtip (makedone Штип) estas urbo situanta en la oriento de Norda Makedonio, en la Orienta Regiono. Ĝi estas la administra centro de la Opština Ŝtip. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 43 652 homoj.
Štip | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 652 (2002) [+] | ||
Loĝdenso | 3 233 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 44′ N, 22° 11′ O (mapo)41.73583333333322.191388888889Koordinatoj: 41° 44′ N, 22° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 340 m [+] | ||
Areo | cca 60 km². | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Loko, priskribo Redakti
La urbo situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Bregalnica je alteco de ĉirkaŭ 260 - 650 m. La rivero Otinja originas de la urbo. Ĝi fluas tra la urbo kaj ankaŭ enfluas en la urbon de maldekstre en la riveron Bregalnica. La areo de la urbo estas ĉirkaŭ 60 km².
Transporto Redakti
La ĉefa vojo A4 pasas tra la urbo, kiu estas daŭrigo de la aŭtovojo A4 de Skopjo direkte al Radoviš kaj Strumica kaj poste la limo kun Bulgario.
La fervoja linio, kiu kondukas de Veles al Kočani, ankaŭ trapasas la urbon.
Loĝantaro Redakti
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 43 652 loĝantoj.
El la totala nombro, 38 323 Makedonoj (87,79 %), 2 184 Ciganoj (5,00 %), 1 727 Italoj (3,96 %), 887 Turkoj (2,01 %) kaj la ceteraj.
Religio: 39 127 ortodoksa (89,63 %), 3 145 Islamanoj (7,20 %) kaj la ceteraj.
Estas ĉirkaŭ 12 preĝejoj kaj 2 moskeoj en la urbo.
Edukado: Estas 5 bazlernejoj en la urbo. Ekzistas ankaŭ mezlernejoj kaj faklernejoj kun diversaj specialiĝoj. Ekde 2007 ekzistas ankaŭ ŝtata universitato kun 13 fakultatoj.
Ekonomio Redakti
La urbo estas industria-agrikultura. Estas ledo, teksaĵo, manĝaĵo, ledo, lignoprilaboro sed ankaŭ kemiaj industrioj.Ekzistas ankaŭ vinfarejo. Estas multaj hoteloj kaj restoracioj en la urbo.
Referenco Redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Штип en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf
Pluaj fotoj Redakti
-
La urbo Štip - sur la teritorio de la Opština Štip
-
Ŝtip - Muzeo
-
Preĝejo de St. Nikolao (Štip)