Žlebské Chvalovice

Municipo Žlebské Chvalovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Železné hory, ĉe ĝia okcidenta deklivo, 3 km oriente de urbo Ronov nad Doubravou, 5 km norde de urbo Třemošnice. Vivas ĉi tie 136 loĝantoj (2023).

Žlebské Chvalovice
municipo
Vido al Žlebské Chvalovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žlebské Chvalovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Situo Žlebské Chvalovice
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 34″ N 15° 33′ 42″ O / 49.89278 °N, 15.56167 °O / 49.89278; 15.56167 (mapo)
Katastro 3,59 km² (359 ha) Žlebské Chvalovice
Loĝantaro 136 (2023)
Denseco 37,88 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 574091
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žlebské Chvalovice
Retpaĝo: www.mzh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Bousov, Ronov nad Doubravou, Třemošnice kaj Lipovec.

Partoj de municipo redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

 
Preĝejo Sankta Kruco

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Chvalovice devenas el la jaro 1391, kiam ĝi estis havaĵo de Jan el Chvalovice. Atributon "Žlebské" (de Žleby) oni komencis uzi nur en la 19-a jarcento kaj kuntenis kun aparteneco al senjorejo Žleby. En la vilaĝo verŝajne ekzistis fortikaĵeto, sed atestas pri tio nur retoj de fortikejo en formo de terenaj ondoj. Nuntempe en Žlebské Chvalovice vivas en 88 daŭre loĝataj domoj nur 90 loĝantoj. Ceteraj domoj estas uzataj nur por semajnfina ripozado. En la jaro 1954 en la vilaĝo loĝis 456 loĝantoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869373
1880422
1890415
1900444
1910490
1921476
JaroLoĝantoj
1930456
1950416
1961365
1970307
1980200
1991115
JaroLoĝantoj
200188
201492
2016106
2017125
2018122
2019124
JaroLoĝantoj
2020130
2021140
2022137
2023136

Religio redakti

En Žlebské Chvalovice ekzistas malgranda katholika preĝejo, kiu estas filio de la paroĥo en Ronov nad Doubravou; tamen en ĝi nur malofte okazas diservoj. La vilaĝparto Žlebská Lhotka apartenas al la paroĥo en Žleby. Ambaŭ paroĥoj apartenas al la diocezo de Hradec Králové.

Naturo kaj turismo redakti

Tuj apud la vilaĝo leviĝas monteto Krkaňka, sur kiu en alteco 200 m super la domaro staras telekomunika masto. El nordorienta kaj orienta flankoj la vilaĝon protektas krutaj deklivoj de Železné hory. Tuta katastra distrikto troviĝas en protektata pejzaĝa regiono Železné hory.

Tra Žlebské Chvalovice gvidas du turismaj padoj

Biciklisma traceo gvidas el Lipovec - tra Žlebské Chvalovice al Třemošnice - Seč.

Eksteraj ligiloj redakti