Malfermi la ĉefan menuon

(29075) 1950 DA

apolona asteroido]

(29075) 1950 DA estas tre malgranda, malhela, rapide rotacianta apolona asteroido, terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido.

(29075) 1950 DA
asteroido
Oficiala nomo (29075) 1950 DA
Aliaj nomoj 1950 DA ; 2000 YK66
Historio
Malkovrinto Carl Alvar Wirtanen
Dato de malkovro
Loko de malkovro
22-a de februaro 1950
Monto Hamilton (San Jose)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
254,211 Gm (1,699 AU)
125,174 Gm (0,8367 AU)
383,248 Gm (2,562 AU)
Discentreco 0,5076
Meza anomaliangulo 125,478°
Epoko 29-a de novembro 2010
Klinangulo 12,180°
Periodo 809,098 tagoj (2,215 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
356,775°
Argum. de periapsido 224,545°
Terdistanco
- Minimuma

6,017 Gm (0,04022 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,000 ± 0,200 km
Rotacia periodo 0,0884 tago (2,1216 horoj)
Geometria albedo 0,070 ± 0,020
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 17,1
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis malkovrita la 22-an de februaro 1950 de la usona astronomo Carl Alvar Wirtanen elde la observatorio Lick (oriente de San Jose en Usono).

Ĝia tera MOID estas nur 6 milionoj da kilometroj, tio, kiu igas ĝin potence danĝera objekto.

- La 5-an de marto 2001 ĝi pasis al 0,05207 AU (7,790 milionoj da km) de Tero,
- La 8-an de marto 2196 ĝi pasos al 0,03522 AU (5,269 milionoj da km) de nia planedo.

Danĝero de alfrapoRedakti

(29075) 1950 DA estas la apud-tera objekto, kiu havas plej grandan ebleco de alfrapo kun Tero, laŭ la Palerma skalo. Ĝi estis mallonge preterpasita nur de 99942 Apophis en decembro 2004.

Ĝia rapida rotacio montras kompaktan komponiĝo (ŝtona aŭ duone-ŝtona). Kun la tempo, tiu rotacio ŝanĝos la orbiton pro la efiko de Yarkovsky. Analizo montras, ke du orbitoj estas eblaj : unu pasos je deko da milionoj da kilometroj de tero, la alia donas probablon de alfrapo de 1/300 en 2880.[1]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti