12-a jarmilo a.K.

jarmilo antaŭ nia erao

La 12-a jarmilo antaŭ Kristoantaŭ nia erao estas la tempo inter la 1-a de januaro de la jaro 12000 kaj la 31-a de decembro de 11001 antaŭ Kristo. La epoko estas dum la Supra Paleolitika periodo. La transiro Paleolitiko-Mezolitiko komenciĝis en la Proksima Oriento dum ĉi tiu jarmilo. Estas neeble precize dati okazintaĵojn, kiuj okazis dum ĉi tiu jarmilo, kaj ĉiuj datoj asociitaj kun ĉi tiu jarmilo estas taksoj plejparte bazitaj sur geologia analizo, antropologia analizo kaj radiometria datado.

Geologio redakti

Bestoj redakti

En la kaverno de Komiŝan en provinco Mazandarano de nuna Irano, ĉe la suda bordo de la Kaspia Maro, oni trovis kornon de altnaza antilopo de tiu jarmilo, kiu indikas okupon de la kaverno fine de la jarmilo.[1] En Francio, la unua gravuristo de ruĝa cervo datiĝas al la 13-a aŭ 12-a jarmilo a.K.[2] Dum ĉi tiu jarmilo, la unuaj hundaj restaĵoj venis el la Natufa kulturo de la suda Levantenio (la nunaj Israelo, Palestino, okcidenta Jordanio, suda Libano kaj norda branĉo etendiĝanta norden ĝis la Eŭfrato en Sirio).[3]

Referencoj redakti

  1. Fereidoun, Biglari (januaro 2010). "Iranian Archaeology 1, Special Issue on Paleolithic Period" (angle: "Irana Arkeologio 1, Speciala Temo pri la Paleolitika Periodo"), en la revuo Iranian Archaeology (Irana Arkeologio). 1, paĝo 35, ISBN 978-964-04-6088-7
  2. Binois, Annelise; Bridault, Anne; Pion, Gilbert; Ducrocq, Thierry (marto 2014). ""Dental Development Pathology in Wild artiodactyls: Two Prehistoric Case Studies from France" (same angle: "Denta Evoluo-Patologio en Sovaĝaj Artiodaktiloj: Du Prahistoriaj Kazesploroj de Francio"), en la International Journal of Paleopathology ("Internacia Ĵurnalo de Paleopatologio"). 4 (1): paĝoj 53–58. COI:10.1016/j.ijpp.2013.11.002. PMID 29539502.
  3. Arbuckle, Benjamin S. (2012). "11". En Potts, D.T (eld.). Animals in the Ancient World ("Bestoj en la antikva mondo") (1-a eldono). Blackwell Publishing, parto de eldonejo Wiley-Blackwell, Hoboken, Nov-Ĵerzejo p. 210.