1664 Felix
asteroido
1664 Felix estas malgranda asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de februaro 1929 de la belga astronomo Eugène Joseph Delporte elde la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle.
1664 Felix | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 1664 Felix |
Aliaj nomoj | 1929 CD ; 1936 AD ; 1947 FC ; 1949 UN1 ; 1949 WC ; 1954 DD ; 1956 TV ; 1961 AE |
Historio | |
Malkovrinto | E. J. Delporte |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
4-a de februaro 1929 Uccle |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
349,824 Gm (2,338 AU) 271,477 Gm (1,815 AU) 428,170 Gm (2,862 AU) |
Discentreco | 0,224 |
Meza anomaliangulo | 329,929° |
Klinangulo | 6,120° |
Periodo | 1306,122 tagoj (3,576 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,47 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
44,103° |
Argum. de periapsido | 107,715° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 29 km[1] |
Rotacia periodo | 0,1394 tago (3,3454 horoj) |
Geometria albedo | ? |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 12,1 |
Ĝi ricevis la viran antaŭnomon "Felix" en memoro de la belgan pentriston kaj verkiston Felix Timmermans(1886 – 1947) .
Skemo de la orbitoj de la asteroidoj 1664 Felix kaj 3064 Zimmer figuras en bildo de la sunsistemo videbla antaŭ la Turo Zimmer en Lier, Belgio. En tiu turo (kies nomo honoras la horloĝiston kaj amatoran astronomon Louis Zimmer) estas astronomia horloĝo kaj muzeo pri astronomio kaj horloĝarto.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 1664 Felix : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (1664) Felix (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1663 van den Bos | 1664 Felix | 1665 Gaby |