2-a epistolo de Johano
unu el la libroj de la Nova Testamento
La 2-a epistolo de Johano estas la 24-a libro de la nova testamento en la Biblio, la kvina el la sep epistoloj ĝeneralaj.
Β΄ Επιστολή Ἰωάννου | |
---|---|
![]() | |
epistolo • libro de la Biblio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Johano la Evangeliisto |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | epistolo |
Enhavo kaj strukturo
redaktiTiu ĉi letero estas la plej malgranda "libro" de la Nova testamento. Ĝi konsistas el nur 13 versikloj, do nur unu papirusa folio.
La aŭtoro postulas, ke oni, malgraŭ la ordono de la amo, ne flegu kontaktojn kun herezuloj.
Jen ebla dispozicio: [1]
- Adreso kaj saluto (2 Joh 1-3)
- Vivo en la vero (2 Joh 4-6)
- Malakcepto de herezuloj (2 Joh 7-11)
- Saluto (2 Joh 12-13)
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Teksto en Esperanto
redaktiLa traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla
- paperforme:
- diversloke surrete:
- http://home.att.net/~novtest/63.htm Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20090809120746/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/2johano.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.
Eksteraj ligiloj
redakti- Teksto en la angla (versio King James): http://www.biblegateway.com/versions/?action=getVersionInfo&vid=9