25-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo

La 25-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1981 kaj la 3-a de januaro 1982 en la seminariejo Sensenstein en Niestetal proksime de la urbo Kaselo de la federacia lando Hesio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis iom pli ol 150 regule aliĝintaj lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el 12 eŭropaj landoj.

historia gastejo de la teritorio Sensenstein
tipa seminaribroŝura pritema grafikaĵo

Post kiam jam la antaŭlastan, 23-an IS-n partoprenis nekutime granda kvanto da partoprenantoj kaj la organizantoj estis instigitaj eksperimenti per administra divido de la aranĝo, tiel ke la "Internacia Seminario" nur kovris la partoprenantojn ĝis aĝo de 25 jaroj, dum la pli aĝajn gastigis samloka kaj samenhava evento nomata "Internacia Festivalo", nun triafoje tiu formala divido ripetiĝis (apenaŭ senteble por la partoprenantoj). La organizan teamon de GEJ kaj de la IF konsistigis Ursula Felhölter, Hans-Dieter Platz, Gerald Roemer, Elisabeth Kuhl kaj Elisabeth Schwarzer, Hellmut Grebe kaj Dirk Willkommen.[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto sub 26 jaroj rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj (plejparte duonon), kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

bildigo de slogana esperantlingva pripaca insigno vendita ekde la 25-a IS

Ĉi-foje la temo de la semajno estis
"paco en la okdekaj jaroj"

Elstaris interalie prelegoj de Dario Besseghini, Csaba Lendvay, Gerald Roemer, Thomas Bormann, Rob Heusdens kaj la neesperantisto leŭtenanto Heilemann de la federacia armeo de FRG, ĉi-lasta kun sekva diskuto tradukita al kaj el Esperanto, plus laborgrupoj de la prelegintoj kaj Rudolf Fischer, Hellmut Grebe, Eva-Maria Horz, Ulrich Brandenburg kaj Markus Beckmann, aldone al multaj pliaj diskutgrupoj, kursoj kaj pliaj programeroj.[1]

La 25-a IS estis la dua el du sinsekvaj eventoj el la serio, kiu okazis en la ejo Sensenstein, kie aldone ankaŭ jam okazis la 20-a seminario. La cirkonstancoj kun abunda spaco kaj interalie granda kongreseja naĝejo kaj saŭno estis aparte plaĉaj, sed tamen post la 25-a IS la partoprenantoj kaj organizantoj decidis retransiri al kutimo ĉiujare serĉi novan ejon, kaj rekontentigi la dezirojn de la vojaĝemaj seminariemuloj en siaj feriadoj vidi ĉiam novajn lokojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "paco en la okdekaj jaroj"