31824 Elato

Centaŭro
(Alidirektita el 31824 Elatus)

31824 Elato estas mezgranda malhela saturnrenkonta asteroido de la klaso de la centaŭroj, malkovrita la 29-an de oktobro 1999 far'de la teamo de la astronomia kampanjo Catalina Sky Survey elde la Observatorio de Monto Lemmon, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).

31824 Elato
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 31824 Elatus
Aliaj nomoj 1999 UG5
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Elatus vd
Malkovro
Malkovrinto Catalina Sky Survey
Dato de malkovro 29-a de oktobro 1999
Loko de malkovro Tucson
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
1766,883 Gm (11,811 AU)
1095,645 Gm (7,324 AU)
2438,120 Gm (16,298 AU)
Discentreco 0,3799
Meza anomaliangulo 170,736°
Epoko 4-a de septembro 2017
Klinangulo 5,245°
Periodo 14825,929 tagoj (40,591 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
87,158°
Argum. de periapsido 281,617°
Terdistanco
- Minimuma

946,609 Gm (6,328 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 57 ± 15,9 km
Rotacia periodo ~1,12 tago (26,82 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,050 ± 0,028
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 10,1
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la mita centaŭro Elato, kies nomo, asociita al la arbaroj, signifas " Abia Viro ", eble ĉar li kutimis elŝiri tutajn abiojn por uzi ilin kiel armilojn. Dum batalo kontraŭ Heraklo, Elato estis mortigita per venenita sago, kiu traboris lian brakon kaj pluire vundis Kironon ĉe la genuo.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (31001 – 32000)Poste:
31823 Viète31824 Elato(31825) 1999 UL13