51 Pegasi b, ankaŭ konata neoficiale kiel Belerofono kaj mallongigite kiel 51 Peg b, estas ekstersunsistema planedo je 50 lumjarojn en la konstelacio Pegazo. 51 Pegasi b estis la unua planedo malkovrita ĉirkaŭ Sun-simila stelo (51 Pegasi) kaj estas tipa ekzemplo de varma Jupitero.

51 Pegasi b
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • varma Jupiterostelo
Artista bildo de 51 Pegasi b
Gepatra stelo
Stelo 51 Pegasi
Spektroklaso G2.5IVa G4-5Va
Konstelacio Pegazo
Rekta ascensio (α) 22h 57m 28,0s
Deklinacio (δ) +20° 46′ 08″
Ŝajna magnitudo (mV) 5,49
Distanco 50,9 ± 0,3 lj
Maso 1,06 M
Radiuso 1,237 ± 0,047 R
Temperaturo 5571 ± 102 K
Metaleco [Fe/H] 0,20 ± 0,07
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,0527 ± 0,0030 AU
Periapsido (q) 0,0520 AU
Apoapsido (Q) 0,0534 AU
Discentreco (e) 0,013 ± 0,012
Orbita periodo (P) 4,230785 ± 0,000036 tagoj
Argumento de la periastro (ω) 58º
Tempo de la periastro (T0) 2.450.001,51 ± 0,61 Juliaj tagoj
Duon-amplitudo (K) 55,94 ± 0,69 m/s
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
0,472 ± 0,039 MJ
Informo pri malkovro
Dato 6-a de oktobro 1995
Malkovristoj Michel Mayor kaj
Didier Queloz
Metodo Radiala rapido
Loko Observatorio de Haute-Provence, Francio Francio
Situacio Publikigita
vdr

Nomo redakti

La nomo 51 Pegasi b estas la oficiala astronomia nomo de la planedo. Laŭ la oficiala nomenklaturo, ĝi prenis la minusklan literon 'b' por indiki ke estis la unua planedo malkovrita ĉirkaŭ sia stelo. Ĉiuj la ekstersunsistemaj planedoj prenas minusklan literon, male al stel-kunuloj, kiuj prenas majusklan literon.

Malgraŭ neoficiala, kaj ne uzata de astronomoj, 51 Pegasi b foje estas nomata "Belerofono."[1] Ĉi tiu nomo devenas de la greka heroo Belerofono, kiu dresis Pegazon. Ĉi tio havas rektan rilaton kun la konstelacio kie estas la planedo (konstelacio Pegazo).

Malkovro redakti

La malkovro de la planedo estis anoncita la 6-an de oktobro 1995 de Michel Mayor kaj Didier Queloz en la revuo Nature;[2] ili uzis la spektrografon ELODIE el la Observatorio de Haute-Provence por mezuri ĝian radialan rapidon.

La 12-an de oktobro 1995, malpli ol unu semajno post la anonco de la malkovro, la astronomoj Dr. Geoffrey Marcy el la San Francisco State University kaj Dr. Paul Butler el la University of California, Berkeley konfirmis ĝin per la spektrografo Hamilton ĉe la Observatorio Lick proksime de San Jose en Kalifornio.

La planedo estis malkovrita per spektroskopo kiu kapablas detekti la malgrandajn ŝanĝojn kiujn la planedo kaŭzas en la radiala rapido de la stelo, proksimume 70 metroj en sekundo. Tiuj ŝanĝoj estas kaŭzitaj de la gravita efiko de la planedo sur la satelo, kiu troviĝas je 7 milionoj de kilometroj.

Ĉi tiu unua malkovro de ekstersunsistema planedo supozis mejloŝtonon en astronomio, ĉar la astronomoj konstatis ke gigantaj planedoj kun tre malgrandaj periodoj povas ekzistre. Post tio, astronomoj dediĉis multe pli da tempo al la serĉado de planedoj per radiala rapido, kaj tiel estis detektitaj la plejmulto el la ekstersunsistemaj planedoj.

Fizikaj ecoj redakti

Post la malkovro, multaj skipoj konfirmis la ekziston de la planedo kaj faris pliajn observojn por mezuri ĝiajn ecojn. Oni malkovris ke ĝi faras kompletan orbiton ĉirkaŭ la stelo post nur 4 tagoj, kaj ke ĝi estas multe pli proksime al sia stelo ol Merkuro estas al la Suno. Ĝia minimuma maso estas duono de la maso de Jupitero (proksimume 150 termasoj). Kiam ĝi estis malkovrita, la astronomiaj modeloj pri planeda formiĝo ne konsideris tiajn planedojn. Tamen, ekde tiam, oni malkovris multajn aliajn 'varmajn Jupiterojn' (vidi 55 Cancri kaj τ Boötis, ekzemple), kaj astronomoj reviziis siajn teoriojn pri planeda formiĝo konsiderante la orbitan migradon de planedoj.

 
La situo de 51 Pegasi en la konstelacio Pegazo.

Supozante ke la planedo ne havas forcejan efikon kaj ke ĝia albedo estu 0,1, la temperaturo estas proksimume 1265K (proksimume 1000 ºC). Ĉi tiu valoro estas inter la prognozitaj temperauroj de HD 189733 b kaj HD 209458 b (1180–1392K), antaŭ esti mezuritaj.[3]

Komence, astronomoj pensis ke 51 Pegasi b estis tereca planedo, sed nun oni kredas ke ĝi estas gasgiganto. Ĝi estas sufiĉe masa por ĝia dika atmosfero ne estu demetita pro la suna vento de la stelo.

51 Pegasi b tre eble havas pli grandan radiuson ol Jupitero, malgraŭ ke ĝi ne estas tiom masa.

Ĉar la planedo estas tajde ligita al sia stelo, ĝi ĉiam montras la saman flankon al la stelo.

Tiu planedo (kune kun Upsilon Andromedae b) estas konsiderata kiel kandidato por rekta bildigo per Planetpol.[4] Ĝi ankaŭ estas kandidato por infraruĝa detektado per la spektrografo VLTI.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. http://jumk.de/astronomie/exoplanets/51-pegasi.shtml
  2. Mayor, Michael; Queloz, Didier (1995). “A Jupiter-mass companion to a solar-type star”, Nature 378 (6555), p. 355–359. doi:10.1038/378355a0. 
  3. 3,0 3,1 (2008) “Prospects for near-infrared characterisation of hot Jupiters with the VLTI Spectro-Imager (VSI)”. arXiv:0807.3014v1. 
  4. (2007) “Planetpol polarimetry of the exoplanet systems 55 Cnc and tau Boo”. arXiv:0807.2568v1. 
Arkivigite je 2019-12-07 per la retarkivo Wayback Machine (web version)

Eksteraj ligiloj redakti