5784 Yoron

asteroido

5784 Yoron estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 9-an de februaro 1991 de la japanaj astronomoj Akira Natori kaj Takeŝi Urata elde la Stacio Yakiimo, en Ŝimizu (kvartalo de Ŝizuoka).

5784 Yoron
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5784 Yoron
Aliaj nomoj 1991 CY ; 1978 EK4 ;
1980 RM5
Nomita laŭ Yoronjima vd
Malkovro
Malkovrintoj A. Natori kaj T. Urata
Dato de malkovro 9-a de februaro 1991
Loko de malkovro Ŝimizu (Ŝizuoka)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
395,051 Gm (2,641 AU)
346,997 Gm (2,320 AU)
443,105 Gm (2,962 AU)
Discentreco 0,122
Meza anomaliangulo 7,297°
Klinangulo 9,428°
Periodo 1567,437 tagoj (4,291 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
290,032°
Argum. de periapsido 229,540°
Fizikaj ecoj
Diametro 6,799 km vd
Rotacia periodo 11,046 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,318 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,7
vdr

Ĝi ricevis la nomon de la insulo Joronŝima (japane 与論島, Yoron-shima), plej suda el la Amami-insuloj. Tiu nomo estis proponita de la astronomo Y. Ueno, kiu sukcesis, elde tiu insulo, observi la stelon Alfon Krucan (α Cru) dank'al la atmosfera refrakto.

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5783 Kumagaya5784 Yoron5785 Fulton