670-aj jaroj a.K.
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
9-a jarcento a.K. |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. | 6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | ►
Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 670-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 677 a.K. - Asarĥaddon gvidas la armeon de Asirio kontraŭ ribelemaj triboj de la okcidenta araba duoninsulo, antaŭeniras ĝis la "uedo de Egiptio", probable la uedo de El Ariŝ.
- 676 a.K. - Zhou Hui Wang iĝas imperiestro de la dinastio Zhou de Ĉinio.
- 674 a.K. - Asarĥaddon subigas ribelon en Aŝkelon subtenata de Taharko, reĝo de Kuŝ kaj Egiptio. En respondo, la trupoj de la Nov-Asiria Imperio invadas Egiption, sed Taharko kapablas forteni ilin.
- 673 a.K. - Tullus Hostilius fariĝas la tria reĝo de Romo.
- 671 a.K. - Asarĥaddon denove invadas Egiption, ĉi-foje sukcese, konkerante Memfison same kiel kelkajn el la reĝa familio.
Mortoj
redakti- 678 a.K. - proksimuma dato de morto de Perdikas la 1-a (en antikva greka Περδίκκας, Perdíkkas), reĝo de antikva Makedonio
- 673 a.K. - Numa Pompilius, dua el la reĝoj de Romo, posteulo de Romulo
- 670 a.K. - Metius Fufetius, latina reĝo de Alba Longa