80-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 80a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 29a de Aprilo ĝis la 3a de Majo 2022 en Comillas, Kantabrio, Hispanio, organizita de KantEA (Kantabra Esperanto-Asocio), helpita de Hispana Esperanto-Federacio. La kongresejo estis la Kultura Centro El Espolón. La Loka Kongresa Komitato konsistis el Miguel Gutiérrez Adúriz (Prezidanto), Pedro Ullate López (Sekretario), Guadalupe Barcina Amézaga (Kasisto), Carlos Cordero Huecas (Rilatoj kun institucioj), Rafael Moncalián García, Rosa Santiago Mancebo kaj María Carmen Blanco Peña.[1]

Malfermo de la kongreso fare de la estraro de Hispana Esperanto-Federacio.
Solena inaŭguro prezidita de la urbestrino de Comillas, nome María Teresa Noceda, kun partopreno de la skabeno pri kulturo.
Grupo de kongresanoj en Santandero.
JoMo en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Comillas.
Koncerto de Georgo Handzlik.

Estis 150 aliĝintoj el 12 landoj (ĝis la preparo de la kongreslibro).[2] Funkciis abunda libroservo. Ĉirkaŭ la korto estis montrita la ekspozicio "Esperanto, lengua y cultura".

Programo redakti

La plenumo de la programo ekestis la 29an de Aprilo per ekskurso al la kaverno El Soplao, kie per gvidita vizito la kongresanoj povis ĝui la kontempladon de belegaj stalaktitoj kaj stalagmitoj en groto malkovrita de ministoj meze de la 19-a jarcento. La 30an de Aprilo estis tago plenplena je interesaj prelegoj. Rafael Blanco priskribis la figuron kaj verkon de la eŭska poeto Gabriel Aresti. Lorenzo Noguero rakontis la ĉirkaŭveturadon de Ferdinando Magelano kaj Juan Sebastián Elcano, kiel la unuaj kiuj ĉirkaŭis la tutan mondon tra la nune nomata Magelana Markolo al Filipinoj kaj reen al Hispanio.[3] José Antonio del Barrio prelegis pri la figuro de la kantabra inventisto kaj esperantisto Leonardo Torres Quevedo. Vicente Manzano parolis pri la supozata reguleco de Esperanto kaj la certaj ties neregulaĵoj. Miguel Gutiérrez Adúriz rakontis la historion de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj priskribis ties nunan situacion. Kaj Javier Alcalde disvolvis la historian rilaton inter anarkiismo (kaj ĝenerale la laboristaro) kaj Esperanto. Fermis la tagon koncerto de la fama okcitana kantisto-muzikisto JoMo.

La dimanĉo, 1a de Majo, startis per prezentado de du novaj eldonaĵoj, nome "Esperanto y esperantistas de Teruel - Esperanto kaj esperantistoj de Teruel" de Serafín Aldecoa; kaj "Lengua y utopía, el movimiento esperantista en España (1890-1936)" de Roberto Garvía. Dum okazis la Ĝenerala Asembleo de Hispana Esperanto-Federacio, Floreal Martorell parolis pri elementaj konoj pri sontekniko por spektakloj. En la kongresa inaŭguro diskursis la urbestrino de Comillas, nome María Teresa Noceda, la skabeno pri kulturo, kaj la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, nome Ángel Arquillos López. Ana Manero presentis la Projekton Lorca de HEF kaj ties ĵusaj rezultoj, nome la eldonado de bitlibro "Cigana romancaro" de Federico García Lorca kaj la libron "Omaĝe al Lorca" editorita de Miguel Fernández. Sekvis filma prezentado de kantabraj poetoj (originale kaj tradukite al Esperanto). Posttagemeze okazis kegloludado, kiel montro de regiona populara ludosporto, kaj ludado de la teatraĵo "Kabaredo Verda Banano" fare de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipovic.

Lunde la 2an de Majo Floreal Martorell parolis pri elementaj konoj pri organizado de spektakloj. Ana Manero prelegis pri la historio de libro ekde ties komenco ĝis la bitlibro kaj plu. Vicente Manzano esploris la sistemojn por fari demandaron. Georgo Handzlik koncertis. Ewa Grochowska finfine ne povis partopreni en la kongreso kaj tial ŝia planita posttagmeza prelego pri Aŭrovilo ne okazis. Anstataŭe Toño del Barrio organizis kvizon "Kiu volas esti milonulo?". Niko Voloshyn parolis pri karikaturoj kaj humuraj bildoj en Esperantujo. Kaj Saša Pilipovic fermis la tagon kaj la programerojn per koncerto.

Marde la 3an de Majo okazis tuttaga ekskurso al Santandero, Santillana del Mar kaj Altamira. La subŝtatan ĉefurbon, nome Santandero, la kongresanoj atingis fakte per ŝipo, kio ebligis kontempli la golfeton de Santandero. Promenado tra la urbo kaj posta vizito per buso, ekzemple al lumturo ebligis pluan konatiĝon kun la urbo. Posttagmeze oni vizitis la mezepok-renesancan urbon Santillana del Mar kaj tuj poste la apudan muzeon pri la fama kaverno de Altamira kaj ties kopion (la vera kaverno jam ne estas malferme viziteblaj).

Libroj redakti

Funkciis abunda libroservo, favore per rabatoj, kaj oni przentis du ĵusajn eldonojn rilate al Esperanto. Ana Manero prezentis la libron de Roberto Garvía, nome "Lengua y utopía. El movimiento esperantista en España, 1890-1936" (Lingvo kaj utopio. La esperanta movado en Hispanio, 1890-1936), eldonita de la Universitato de Granado.[4] Albreto Granados prezentis la libron de Serafín Aldecoa, nome "Esperanto y esperantistas de Teruel. Esperanto kaj esperantistoj en Teruel".

Notoj redakti

  1. [1] Alirita la 1an de Majo 2022.
  2. El la koncerna kongreslibro "80a Hispana Kongreso de Esperanto", FEE-HEF, pp 28-31.
  3. Vidu en Eksteraj ligiloj.
  4. Vidu suben filmeton.

Bibliografio redakti

  • José Antonio del Barrio, "Sukceso de la ĉeesta Hispana Kongreso de Esperanto", Esperanto, 1369(6) Junio 2022, pp. 142-143.

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti