Malfermi la ĉefan menuon

85-a SAT-Kongreso 2012

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 85-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Jalto, Ukrainio, inter la 11-a kaj la 18-a de aŭgusto 2012, ĉe la Suda Bordo de Krimeo vide de la Nigra Maro. Postkongreso estis de la 18-a ĝis la 22-a de aŭgusto. Kongresejo kaj loĝejo estis en kvartalo Masandra nordoriente de la urbo inter arbaro. Ĉefa organizanto estis Jefim Zajdman.

85-a SAT-Kongreso 2012
Loko Jalto, Flag of Ukraine.svg Ukrainio
Ekde 11-a de aŭgusto 2012[1]
Ĝis 18-a de aŭgusto 2012[2]
← Antaŭa Sekva →
Information icon.svg
vdr
emblemo de SAT
La kongresa emblemo vidigas la urban simbolon, la kasteleton Hirunda nesto
Blazono de Jalto

Estis la dua fojo ke la kongreso de SAT kunvenis en Ukrainio: la unua okazo estis la 71-a SAT-Kongreso 1998 en Odeso.

ProgramoRedakti

Krom la kutimaj, tradiciaj kaj logikaj kunsidoj de la asocio (malfermaj al ĉiuj kongresanoj) okazis ankaŭ prelegoj pri fervojoj en Siberio, sindikatoj en Bulgario, loĝantaro en Krimeo, politika situacio en Kazaĥio, pacagado, kaj aliaj. Oni pridebatis la temon de la insurekcio de Nestor Maĥno, post montro de koncerna televida dokumenta filmo.

Okazis diversaj vizitoj al urbo Jalto, inter tiuj vizito al dommuzeo pri Ĉeĥov, kie okazis teatra prezentado de diversaj teatraĵoj de la menciita verkisto, al strandoj, al Nikita Botanika Ĝardeno, al palaco Masandra tra arbaro, al vinuzino, al Livadia palaco kie okazis la Jalta konferenco (februaro 1945) inter Stalin, Roosevelt kaj Churchill, kiam tiuj decidis pri la mondo post la Dua Mondmilito, al palaco Alupka, kie tiam loĝis Churchill, kun reveno per ŝipo, al urbo Sebastopolo, kie oni vizitis ĉefe la panoramon kiu montras scenojn de la Batalo de Sebastopolo kaj la arkeoloĝiaĵojn de la greka urbo Ĥersoneso.

Distraj momentoj estis koncerto de Paŭlo Moĵajev kaj de aliaj krimeaj kantistoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


  1. SAT-Kongreso en (ne tro) suna Jalto, , lingvo de la verko: Esperanto, dato de eldono: 6-a de septembro 2012, alirdato: 12-a de decembro 2014
  2. SAT-Kongreso en (ne tro) suna Jalto, , lingvo de la verko: Esperanto, dato de eldono: 6-a de septembro 2012, alirdato: 12-a de decembro 2014