9-a de novembro (Germanio)

La 9-a de novembro havas specialan signifon en la historio de Germanio, ĉar je tiu dato en diversaj jaroj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazis historie signifaj eventoj:

  • En 1848 Aŭstrio igis pafumi Robert Blum, anon de la revolucio de 1848 kaj de la Frankfurta Nacia Asembleo, post kiam li estis kaptita en Vieno, kiu ribelis kontraŭ imperiestraj trupoj. Li iĝis martiro de la revolucia movado. Lia morto montris, ke la imperio ne respektis la asembleon kaj la imunecon de ĝiaj anoj.
  • En 1918, dum la Novembra Revolucio la germana kanceliero Max von Baden deklaris, ke imperiestro Vilhelmo la 2-a (Germanio) abdikis, kaj per tio finis la monarĥion. Karl Liebknecht proklamis socialisman respublikon. Pro tiu ĉi proklamo la tago estis tre respektata en GDR.
  • En 1923 okazis la Hitler-puĉo, kiu fiaskis post kelkaj horoj. Pro ĝi la tago estis tre respektata dum la Tria Regno.
  • En 1938 nazioj tutlande atakis judajn vendejojn kaj sinagogojn. La nazioj poste nomis la pogromon Imperia Kristala Nokto (Reichskristallnacht), esprimo rifuzata de aliaj homoj, ĉar ĝi emas bagateligi la terurajn eventojn. Oficiala historia esprimo por tiu tago estas "imperia pogroma nokto" (Reichspogromnacht).
  • En 1967 studentoj en Hamburgo montris, okaze de la enoficigo de la universitata rektoro, la sloganon Unter den Talaren – Muff von 1000 Jahren ("sub la talaroj – ŝimo de 1000 jaroj"). Ĝi aludis al la "miljara imperio" de la germana naziismo, kies krimojn, laŭ opinio de la studentoj, multaj germanaj profesoroj sendiskute forpuŝis el la konscio.
  • En 1989 GDR-aj aŭtoritatoj publikigis iom mallertan dekreton, kiu ebligis al GDR-anoj senformalaĵajn vojaĝojn al eksterlando. Post tio dekmiloj da orient-berlinanoj sturmis la lim-transirejojn, kies oficistoj estis tute ne preparitaj. Tio markas la falon de la berlina muro.

Pro ĉi lasta evento estis fortaj proponoj, ke la 9-a de novembro iĝu nacia tago de Germanio, anstataŭante en okcidento la 17-an de junio, tagon de la popola ribelo de 1953 en GDR. Ĉar nazioj festis tiun daton pro la Hitler-puĉo en 1923 kaj la pogromoj de 1938, oni malakceptis la proponon. Nacia tago de Germanio iĝis la 3-a de oktobro, je kiu GDR oficiale aliĝis al Federacia Respubliko Germanio.