Aïssa Maïga (naskiĝis la 25-an de majo 1975 en Dakaro) estas senegaldevena franca aktorino, reĝisorino kaj scenaristino. Ŝi estas parto de la nova generacio de junaj francaj aktoroj kiuj komencas famiĝi pro kelkaj produktaĵoj franca kaj eŭropa. Pro siaj okcident-afrikaj devenoj, Aïssa Maïga jam reĝisoris en 2006 tre persona verko nomiĝante Il faut quitter Bamako, kies produkto estas ambaŭ franca kaj malia. Aïssa estas hodiaŭ patrino vivanta inter Afriko kaj Eŭropo.

Aïssa Maïga
Senegaldevena franca aktoro
Senegaldevena franca aktoro
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1975
en Dakaro, Senegalo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioSenegalo
Alma mater Lycée Voltaire
Okupo
Okupo aktorokomikistofilmproduktoro • filmaktoro
Verkoj Russian Dolls
Caché
Bamako
vdr

Biografio redakti

Kvankam ŝi naskiĝis en Dakaro, Senegalo, Aïssa Maïga havas ankaŭ radikoj en Malio pere de sia patro kaj en Gambio pere de sia patrino. Aĝante 4, ŝi transloĝiĝis Parizen. Post sukcesi sian Baccalauréat (ĉefa antaŭ-universita diplomo en Francio), ŝi hezitis inter studi sociologion aŭ partopreni teatran universitaton en Saint-Denis. Ŝi finfine alprenis la duan elekton, sed haltis post kelkaj monatoj ĉar ŝi opiniis la kursojn tro teoriaj. Ŝi poste fariĝis kelnero.

Iom hazarde, ŝi rolis muzikan komedion La nuit la plus longue ĉiusomere dum tri jaroj. Instigita de sia onklino, eksa komediisto kiu strebos trejni ŝin, Aïssa obtenas sian unuan rolon en mallonga filmo pere de amiko en sia liceo: Le Royaume du Passage. Ŝia unua partopreno en longa filmo okazos en 1996 en Saraka Bo kun Richard Bohringer kaj Yvan Attal. Ĝi temas pri polica enketo en afrikdevenula kvartalo en Parizo.

Ŝi estas rimarkita kaj baldaŭ rolados kun famaj eŭropaj reĝisoroj, kiel Michael HanekeClaude Berri, sed ŝia nomo vere famiĝas en la franca publiko okaze de la sekvaĵo de L'auberge espagnole: Les Poupées Russes en kiu ŝi rolas la umikinon de Romain Duris. Ŝi ankaŭ ĉefrolis en la mallonga filmo de Paris, je t'aime en 2005 (tiu de la 19-a arondismento).

Filmografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti