Aŭgustenaninoj de Neuss

La Aŭgustenaninoj de Neuss (germane Neusser Augustinerinnen), mizerikordaj fratinoj vivantaj laŭ la regulo de Sankta Aŭgusteno, estas katolika kongregacio aktivaj ĉefe en la malsanuleja flegado. Ilia ĉefa domo troviĝas en la germana urbo Neuss, ilia fondintino estis Johanna Etienne.

Aŭgustenaninoj de Neuss
organizaĵo
vdr
Monakejo Immaculata

Historio redakti

19-a jarcento redakti

En la 27.1.1844 du cellitaninoj de Düsseldorf setlis en la strato Brückstraße en Neuss por transpreni la surlokan hospitalon. Unu el la kongregacianinoj estis Johanna Etienne. La novfondo fariĝis laŭ la volo de la civitanoj de Neuss. En la 7.8.1844 ŝi eksordenaniniĝis kaj ricevis en la 18.12. la permeson de la reĝa registraro je nova fondo; favoro de la kolonja ĉefepiskopo Johannes von Geissel sekvis en la 25.1. Post la agnosko far la urbo fratino Johanna tute forlasis la ejojn en Düsseldorf, dume ŝia eksa kunfratino Franziska tien ĉi reiris.

Ĉar Johanna nur en 1848 rajtis akcepti la unuajn tri novicinojn venis nur kelkaj aspirantinoj. Sed poste la komunumo ja kreskis. En 1849 ili estis jam naŭ. Post kiam la urba konsilio aprobis la statutojn venis aproboj ĉefepiskopa kaj registara kaj estis en la 21.6. La tagon de la Kandelfesto 1853 la unuaj fratinoj faris la voton sanktan. La fratinoj aĉetis en aprilo 1858 propran domon (Gütchen) kie ili starigis la Monakinejon Sankta Jozefo, kio estis ĝis 1923 la ĉefa domo de la kongregacio. Post kiam la priorino Maria Benrath de la filio de la cellitaninoj de Viersen jam ekkontaktis Johanna Etienne en 1857, ili kunfandiĝis en 1860. Ekde 1863 venis aliaj novaj fondoj, multaj proksime de Neuss sed kelkaj ankaŭ en Belgio kaj en Nederlando. En 1866 la malnova kongregacio havis jam 32 fratinojn. Laŭ rigidaj leĝoj en 1875 dum la t.n. Kulturbatalo fariĝis kontrolvizitoj kaj la alilokigo de fratinoj malpermesitis. Takseblis akto de protesto de la urba administracio kontraŭ la registaro berlina kiam la urbestrejanoj alvokis je mondonacoj por la malriĉuloj okaze de la ora jubileo de la faro de la sanktaj promesoj fare de Johanna Etienne. La ordenfondintino mortis en 1881 kaj entombigitis post funebra marŝo tombejen kiun partoprenis multaj uloj.

20-a jarcento redakti

La sekvantajn jarojn kreskis la nombro de la fratinoj ĝis 259 fratinoj en la Diocezo de Kolonjo en 1901. En 1911 ŝanĝiĝis la fondita hospitalo de sur la strato Brückstraße kontraŭ ejo en la strato Preußenstraße. En 1923 instalitis en la iama Vilao Leuchtenburg la monakejo Immaculata, kiu fariĝis en la 15.7.1927 la ĉefa ejo. En 1928 la ordeno aliĝis al la komunumo de la Aŭgustenanoj, en 1929 transloĝiĝis la novicinoj en la novan ĉefan ejon. Tamen iĝis daŭre la vestadoj en al kapelo de la Jozefo-monakejo ĉar la ankoraŭ provizora kapelo de la nova ĉefa ejo apenaŭ taŭgis (finfarado nur en 1935). En la 1.4.1938 la fratinoj devis forlasi la urban malsanulejon, du jarojn poste diritis al la fratinoj ke 30 procentoj de la posedaĵoj cedendus al Wehrmacht.

La unuaj bombardoj de la Aliancanoj de la 13.5.1940 venigis multajn homojn hospitalen. La ĉefa kongregaciejo jam ekde la jarkomenco pleniĝis per pacientoj kaj en la aleksiana monakejo de Neuss la fratinoj devis zorgadi ekde pri 1942 en la infekcia sekcio (127 litoj) kaj krome en la sekcio pri interna medicino (60 litoj). Pro manko de novaj fratinoj la nombro de ili malkreskis je 720 kaj iĝis malabundo da personaranoj kapablaj. Post kiam la nazioj en la kadro de la devizaj procesoj en 1941 postulis kontrolon de la financaj libroj de la kongregacio okazis en 1944 postuloj financaj, kiuj minacis ruinon.

Nuntempo redakti

Post la Dua mondmilito komenciĝis grandstilaj rekonstruoj: tamen la kongregacio ne plu sukcesis atingi la malnovan gloron. Ĝis 1966 la nombro malplimultiĝis je 556 kaj multaj konventoj fermitis. Tamen estiĝis en Burundo nova misiejo en la 1960-aj jaroj - kiu hodiaŭ ne plu funkcias. En 2001 apartenis al la kongregacio 112 fratinoj en naŭ lokoj. En 2004 naskiĝis la fondaĵo Cor Unum - Bewahrung des Erbes/konservo de la heredaĵoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neusser Augustinerinnen en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti