Aŭstrala kanbirdo

(Alidirektita el Aŭstralia kanbirdo)

La Aŭstrala kanbirdoAŭstralia kanbirdo, Acrocephalus australis, estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstrala kanbirdo
Aŭstrala kanbirdo
Aŭstrala kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. australis'
Acrocephalus australis
(Gould, 1838)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi vivas en kareksejoj kaj junkejoj en orienta kaj ĉefe en sudorienta Aŭstralio, ankaŭ ĉe marbordo okcidenta kaj norda, sed malmulte en centrokcidenta kontinento kaj ankaŭ troveblas el Nov-Gvineo al sudorienta Afriko. Ĝi preferas densajn kareksejojn ĉe akvo, kiel kanejoj el fragmito, bambuo kaj eĉ publikaj parkoj ĉe akvo. Ĝi estas parte migranta ene de Aŭstralio. Estas loĝantaj birdoj en nordo; migrantaj en sudo, kiu moviĝas suden por reproduktiĝi.

Ĝi estas ĉirkaŭ 16 al 17 cm longa kaj averaĝe peza 18 g, nestrieca olivbruneca supre (pli malhelbruna en krono, flugilplumoj kaj vosto kaj pli helbruna kun ruĝeca nuanco en pugo) kun sablokolora superokula strio kaj hela okulringo kaj sablokolora sube (blanka en gorĝo) kun flavoranĝaj nuancoj. En la beko la supra makzelo estas bruneca dum la suba estas oranĝeca. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu specio estas pli ofte aŭdata ol vidata, sed ĝi povas esti vidata foje grimpanta inter kanoj kaj alia ĉeakva vegetaĵaro. Ĝi faras mallongajn malaltajn flugojn ĉe akvo.

La tre simila Orienta kanbirdo estas nur rara vizitanto en Aŭstralio, kaj estas pli pala supre, kun pli mallonga, fortika beko kaj pli longaj kaj pintecaj flugiloj. La Aŭstralia kanbirdo estis origine inkludata kiel parto de la Stentora kanbirdo (Acrocephalus stentorius), sed ĝi estas nuntempe konsiderata separata specio.

La Aŭstrala kanbirdo estas insektovora.

La Aŭstrala kanbirdo konstruas profundan tasforman neston kun mallarĝa pinta enirejo inter densa kanejo. Ĝi estas farata el sekaj kanfolioj kaj aliaj ĉeakvaj plantoj teksitaj kune kaj kovritaj el pli fajna seka herbo kaj plumoj. La reprodukta sezono estas el septembro al februaro dum la sudhemisfera somero; la ino demetas 3 al 4 ovojn, kiujn nur ŝi kovas. Elnestiĝo okazas post 15 tagoj.

Referencoj redakti

  • Tre detala, en la angla[rompita ligilo]
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52514, Acrocephalus australis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Serventy, V.N. (ed) 1982. The Wrens and Warblers of Australia. Angus and Robertson and the Australian Photographic Index of Australian Wildlife, Sydney.
  • Morcombe, M. 2000. Field guide to Australian Birds. Steve Parish Publishing.
  • Simpson, K and Day, N. 1999. Field guide to the birds of Australia, 6th Edition. Penguin Books, Australia.