Agor Agorić
(Alidirektita el A. AGORIĈ)
Agor D. Agorić estis serba esperantisto kaj en 1934 oficisto de ŝtatkontrolejo en Niŝo (Serbio).
Agor Agorić | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Serbio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Agorić redaktis la litografian gazeton Antaŭen, "revuo movadinforma, literatura kaj instrua", de kiu estas konata nur unu jarkolekto aperinta en Beogrado en 1923. En 1925 aperis lia vortaro Esperanto-serba, enhavanta la ĝis tiam oficiale rekomenditajn vortojn, en lernolibro por serboj.
Verkoj
redakti- 1925: Rečnik, t.e. "Vortaro", en: Svetski pomoćni jezik Esperanto (Celokupna gramatika sa primenom, rečnik) p. 35-61 Beograd: Štamparija Ace Maksimovića, 1925, 61 p. 23x15cm
Eksteraj ligiloj
redakti- Jarkolekto[rompita ligilo] de "Antaŭen" en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Listo de serbaj Esperanto-vortaroj Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.