A viagem do elefante

libro de José Saramago

A viagem do elefante (La vojaĝo de la elefanto) estas romano eldonita en la jaro 2008 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj inter tiuj lastaj kune kun Todos os nomes kaj Ensaio sobre a cegueira. Temas pri la komplika vojaĝo de la azia elefanto Salomão el Belemo ĝis Aŭstrio, sendita de la reĝo Johano la 3-a, kie li estos nuptodonaco por Maksimiliano la 2-a, tiam arkiduko de Aŭstrio.

A Viagem do Elefante
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 2008
Eldonejo Caminho
Ĝenro romano
Loko de rakonto Eŭropo
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Meze de la 16-a jarcento, la reĝo Johano la 3-a de Portugalio proponas al sia kuzo, la arkiduko Maksimiliano de Aŭstrio, azian elefanton (Elephas maximus), kiu estis apartenanta al la reĝedzino de Portugalio Katarina de Kastilio. La historio rakontas la odiseadecan vojaĝon de tiu elefanto nomita Salomão (nome Salomono, kiel la saĝa izraela reĝo), kiu devis trairi Eŭropon pro kapricoj de reĝoj kaj de absurdaj strategioj.​

Johano la 3-a komisiis al roto de siaj plej bonaj kavaliroj zorgi la elefanton ĝis Valadolido, kie tiam estis Maksimiliano. Temis pri longa kaj komplika veturado, dum kiu elstaris la ideoj de Subhro, la elefanta zorgisto, kiu strange konsilas la kapitanon de la roto, kaj trompas naivulojn vendante harojn de la elefanto kiel kuracan rimedon. Post kelkaj tagoj alvenas al urbo, kie ili rifuĝas kontraŭ pluvegoj kaj malvarmo. Tie, Subhro (elefantestro, aŭ mahuto) eniras en religiajn aferojn.​ Kiam oni alvenas al Valadolido, la arkiduko jam foriris kaj oni devas pluigi la veturadon al Eŭropo.

La verkisto montras humoron kaj ironion pri membroj de reĝaj familioj kaj iliaj servistoj (kaj ĝenerale pri ĉiuj).[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

redakti
  1. Madrid, El País (19a de aŭgusto 2008). «Saramago concluye 'El viaje del elefante', una reflexión sobre la "compasión solidaria"». Konsultita la 19an de januaro 2021. «El escritor y Premio Nobel José Saramago ha concluido en su retiro en la isla canaria de Lanzarote su última novela, El viaje del elefante».