Katarina de Kastilio
Princino Katarina de Kastilio, ankaŭ nomata Katarina de Hispanio aŭ Katarina de Aŭstrio (naskiĝis la 14-an de januaro 1507 en Torquemada, mortis la 12-an de januaro 1578 en Lisbono) estis arkidukino de Aŭstrio kaj princino de Hispanio el la dinastio Habsburgo. De 1525 ĝis 1557 ŝi estis reĝedzino de Portugalio.
Katarina de Kastilio | ||
---|---|---|
Reĝedzino de Portugalio | ||
![]() | ||
Regado | 1525 ĝis 1557 | |
Ceteraj titoloj | arkidukino de Aŭstrio, infantino de Hispanio kaj princino de Burgundio | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1507 en Torquemada (Palencia) | |
Morto | 12-an de februaro 1578 (71-jara) en Lisbono | |
Tombo | Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Lingvoj | portugala [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj [#] | |
Patro | Filipo la 1-a [#] | |
Patrino | Johana de Kastilio [#] | |
Gefratoj | Ferdinando la 1-a • Karlo la 5-a • Eleonoro de Habsburgo • Maria de Aŭstrio • Izabela de Aŭstrio • Rietje Koane [#] | |
Edz(in)o | Johano la 3-a de Portugalio [#] | |
Infanoj | Alfonso de Portugalio • Maria Manuela de Portugalio • Johano Manuelo Princo de Portugalio • Philip, Prince of Portugal • Manuelo Princo de Portugalio • António, Infante de Portugal [#] | |
Profesio | ||
Okupo | regento [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Katarina estis filino de Filipo la Bela de Kastilio kaj Johana "la Freneza" kaj fratino de la imperiestro Karlo la 5-a.
En 1525 Katarina edziniĝis kun reĝo Johano la 3-a kaj iĝis tiel, ĝis lia morto en 1557, reĝino de Portugalio. De 1557 ĝis 1568 ŝi estis regento, kune kun sia bofrato kaj posta reĝo Henriko la 1-a, por sia neplenaĝa nepo Sebastiano la 1-a.