Abdias do Nascimento

Abdias do NASCIMENTO (naskiĝis la 14-an de marto 1914 en Franca, mortis la 23-an de majo 2011 en Rio-de-Ĵanejro) estis aktoro, poeto, verkisto, dramisto, bildartisto, profesoro, politikisto kaj aktivulo por la civilaj kaj homaj rajtoj de nigraj brazilanoj.

Abdias do Nascimento
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1914 (1914-03-14)
en Franca
Morto 23-an de majo 2011 (2011-05-23) (97-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo politikisto • pentristo • aktoroverkisto • teatra produktoro • plastic artist
Verkoj Teatro Experimental do Negro
TTT
Retejo http://www.abdias.com.br
vdr
Dosiero:Abdias Nascimento (1954).tif
Abdias do Nascimento en 1954.

Konsiderita unu el la plej grandaj reprezentantoj de la nigra kulturo kaj de la homaj rajtoj, en Brazilo kaj en la mondo, li estis oficiale proponita por la Nobel-premio pri paco en 2010. Li fondis pionirajn instituciojn kiel Teatro Experimental do Negro (TEN, "Eksperimenta Teatro de la Negro"), Museu da Arte Negra (MAN, "Muzeo de la Nigrula Arto") kaj Instituto de Pesquisas e Estudos Afro-Brasileiros (IPEAFRO, "Instituto por Afrik-brazilaj Esploroj kaj Studoj"). Li estis la kreinto de la Unuiĝinta Movado de la Nigruloj (en la portugala Movimento Negro Unificado, MNU) kaj laboris en naciaj kaj internaciaj movadoj kiel Frente Negra Brasileira ("Brazila Nigrula Fronto") kaj Panafrikanismo. Li eniris la politikan vivon en 1936, en kiu ĝi restis ĝis sia morto.

Li estis Profesoro Emeritus ĉe la Ŝtata Universitato de Nov-Jorko de Bufalo, en kiu, dum ekzilo pro la militista reĝimo de Brazilo, li instruis dum dek jaroj. Li ankaŭ estis vizitanta profesoro en la Lernejo de Dramartoj de la Universitato Yale. Invitita de Universitato Wesleyan en Ohio, li partoprenis kiel vizitanta profesoro, kun kelkaj el la plej elstaraj tiutempaj intelektuloj, en la seminario "Homaro en Ribelo". Li ankaŭ estis vizitanta profesoro en la Departemento pri Afrikaj Lingvoj kaj Literaturoj ĉe la Universitato de Ife, Niĝerio. Reveninte el la ekzilo, li estis elektita kiel federacia deputito kaj senatano de la respubliko kaj same kiel sekretario de la registaro de la provinco (sub-ŝtato) Rio-de-Ĵanejro.

Filmaro redakti