Abengoa, S. A. estas hispana plurlanda entrepreno specializita en la sektoroj de infrastrukturoj, energio kaj akvo. Ĝi estis fondita la 4an de januaro 1941 fare de Javier Benjumea Puigcerver kaj José Manuel Abaurre Fernández-Pasalagua, kaj havas sidejon en Campus Palmas Altas de Sevilo. Ĝia prezidanto ĝis la 17a de novembro 2020 estis Gonzalo Urquijo Fernández de Araoz kaj poste Clemente Fernández. Aktuale la entrepreno estas en nepagipova situacio.

Abengoa
negocopublika kompanio vd
Dum 1941 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Fondintoj Javier Benjumea Puigcerver vd
Sidejo Campus Palmas Altas (Sevilo)
Lando Hispanio
ISIN-kodo ES0105200416
Posedataj kompanioj Abengoa Solar vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Campus Palmas Altas de Abengoa.

Abengoa investis en esplorado pri elteneblaj teknologioj, kaj plenumis tiujn teknologiojn en Hispanio, kaj krome eksportis ilin tutmonde. Tiuj teknologioj inkludas varmosunan energion kaj sensaligon.

Ties vendoj kaj netaj profitoj estis en 2011 de 7 089 milionoj da eŭroj kaj 257 milionoj da eŭroj respektive. Tiam, pli ol 72 % de la vendado devenis de eksterlando. Kelkaj el ties plej gravaj merkatoj estas jenaj: Brazilo (20.7 %), Usono (19 %), Eŭropo (28 %) kaj Hispanameriko (10.90 %).[1]

En 2012, oni ĉirkaŭkalkulis dungitaron superan al 26 000 laboristoj, el kiuj 29,5 % en Hispanio kaj 70 % esterlande.[2]

Referencoj redakti

  1. «Informe Anual 2011: Actividades». Abengoa. Arkivita el originalo la 26an de junio 2012. Konsultita la 27an de marto 2012.
  2. Jara raporto de 2012 Konsultita la 21an de majo 2023.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abengoa en la hispana Vikipedio.