Abingdon (Oxfordshire)

urbo en Anglio
(Alidirektita el Abingdon (Anglio))


Abingdon estas antikva urbo en Oxfordshire, Anglio. Ĝi situas apud la Tamizo, ok mejlojn sude de Oksfordo. Antaŭe ĝi estis la ĉefurbo de Berkshire.

Abingdon
bazarurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo OX14
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 130  (2011) [+]
Loĝdenso 3 645 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 40′ N, 1° 17′ U (mapo)51.671666666667-1.2783333333333Koordinatoj: 51° 40′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Areo 9,09 km² ( 909 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Abingdon (Anglio)
Abingdon (Anglio)
DEC
Abingdon
Abingdon
Situo de Abingdon
Abingdon (Britio)
Abingdon (Britio)
DEC
Abingdon
Abingdon
Situo de Abingdon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abingdon-on-Thames [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 33 130 loĝantoj sur areo de 9,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 645 loĝantoj/km².

Tamizo ĉe Abingdon

Historio redakti

Abingdon estis loĝata ekde la ferepoko kaj la restaĵoj de ferepoka fortikaĵo (daŭre uzata de la romianoj) restas sub la urbocentro.

Ĉ.675 fondiĝis Abatejo Abingdon.

Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la urbo estis grava komerc-loko por kulturistoj kaj la lan- kaj drap- industrioj. En 1337 okazis tumulto kiam la loĝantoj protestis kontraŭ la abateja kontrolo de la bazaro: ili mortigis plurajn monaĥojn.

 
Almozdomoj de Abingdon

Post la fermiĝo de la abatejo en 1538 la urbo malprosperis. Eduardo la 6-a (Anglio) fondis almozdomojn por malriĉuloj. En 1555 la popolo plendis al Maria la 1-a (Anglio) pro sia mizera stato.

La konstruo de kanaloj dum la 18-a jarcento reprosperigis Abingdon, kiu iĝis kunigilo inter Londono kaj Bristol, Birmingham kaj aliaj industriaj centroj.

De 1929 al 1980 estis aŭtomobil-fabriko. Ĝis 1999 estis bierfarejo. Hodiaŭ apudas sciencaj esplorejoj, kaj multaj loĝantoj navetas al Londono kaj Oksfordo.

Dum la 16-a jarcento Abingdon iĝis la ĉefurbo de Berkshire, kie okazis asizaj tribunaloj. En 1974, kiam okazis reformo de la lokaj instancoj de Anglio, ĝi iĝis parto de Oxfordshire.

Vizitindaĵoj redakti

 
Antikva ponto de Abingdon

Estas multaj antikvaj konstruaĵoj en Abingdon, inter kiuj:

  • pluraj restaĵoj de la abatejo
  • ponto datanta de 1415
  • Pregexejo de Sankta Helena, datanta de ĉ. 1100
  • muzeo en konstruaĵo de la 17-a jarcento (antaŭe la ĉefa registara oficejo de Berkshire)
  • Abingdon School (Lernejo de Abingdon), fondita verŝajne dum la 10-a jarcento kaj relokita dum la 19-a jarcento