Sint-Niklaas
Sint-Niklaas (nederlande, proksimuma prononco [sintniKLAS], en Esperanto Sankta Nikolao) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 75 208 loĝantojn. Sint-Niklaas en la jaro 1825 ricevis la honortitolon "urbo". Sint-Niklass estas la neformala ĉefurbo de la geografia regiono Waasland.
Sint-Niklaas | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
urbo de Belgio municipo en Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Orienta Flandrio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 9100 | ||||
Telefonkodo | 03 | ||||
Kodo laŭ NIS | 46021 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 75 208 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 825 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 10′ N, 4° 8′ O (mapo)51.1644444444444.1391666666667Koordinatoj: 51° 10′ N, 4° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 83,69 km² (8 369 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sint-Niklaas [+] | |||||
Ekde 1977 la municipoj Sinaai, Nieuwkerken-Waas kaj Belsele apartenas al Sint-Niklaas.
La 6-a de decembro estas festotago de la Sankta Nikolao kaj multaj infanoj skribas leteron al la urbo Sint-Niklaas, direktita al la sanktulo, kiu estas granda amiko de ĉiuj infanoj.
Ĉiujare, komence de septembro okazas la festo de la paco "Vredesfeesten" dum kiu ekflugas multaj varmaerbalonoj de la ĉefa urboplaco.