Aconitum napellus

specio

La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akonito blua, kaskofloro blua

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Akonito Aconitum
Specio: A. napellus
Aconitum napellus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.[1]

Akonito, habito kaj floraroj. Fotita ĉe Sellajoch, Dolomitoj
Aconitum napellus, fruktoj kaj semoj

Historia uzado redakti

Blua akonito estis ofte uzata veneno por murdi aŭ por venenigi sagopintojn.[2]

Utiligado kiel ornamplanto redakti

Venenigaj simptomoj redakti

Uzado kiel medicina planto redakti

La planto donas medicinan efikon en du formoj:

  • Tubera Radix AconitiAconiti tuber, aǔ bulbidoj: La bulboj estas malhelgrize brunaj ĝis nigre brunaj, la surfaco estas malfajna kaj ilia grandeco estas 5 ĝis 10 cm longa kaj pli ol 2 cm dika. Ĝia gusto estas dolĉeca, poste gratiga kaj poste vomige akra.
  • Herba Aconiti aǔ akonita herbo. La drogo estas nur stokebla dum unu jaro.

La ĉefaj efikantoj estas:

Pliaj efikantoj estas:

Terapeǔta apliko redakti

 
Blua akonito: unuopa floro.

Resumo el la monografio de komisio pri Fitoterapio[3]:

Riskoj de Aconitum napellus: pro la malalta terapeŭta indekso, do la malgranda diferenco inter la dezirata terapeŭta kaj la maldezirata veneniga efiko, vivdanĝeraj riskoj ne eviteblas, nome: parestezioj, vomado, vertigo, muskolaj kramfoj, hipotermio, bradikardio, perturbo de la kora ritmo kaj centra spirlamigado. Pro tiaj efikoj hodiaǔ la planto ne plu estas uzata en medicino.[4]

Nur en la homeopatio la planto estas ankoraŭ uzata terapeǔte kontraǔ inflamoj kaj nervaj malsanoj.[5]

En la tradicia ĉina medicino oni faras el diversaj akonito-specioj, precipe el Aconitum carmichaelii, preparaĵojn kontraǔ malvarmumo, reǔmatismo, nervaj doloroj, edemoj kaj disenterio.[6]

Referencoj redakti

  1. Andreas Alberts, Peter Mullen. Psychoaktive Pflanzen, Pilze und Tiere: Bestimmung, Wirkung, Verwendung [1] date=2015-02-05
  2. En mezepoko la sorĉistinoj per blua akonito kaj aliaj severe venenaj plantoj produktis halucinogenan ungventon ("sorĉistina ungvento").
  3. "Komisiono E" estis la ekspertorondo, kiu raportis al la germana san-ministerio
  4. Negativ-Monographie der Kommission E Digitalisat
  5. Monografio de Komisiono D de Digitalisat
  6. George Arthur Stuart. Chinese Materia Medica. Vegetable Kindom. Shanghai 1911. Digitalisat