Adaja [aDAĥa] estas rivero de Hispanio, la dua plej grava alfluanto al Doŭro el ties maldekstra bordo post Tormes. Ĝi ekfluas inter La Serrota kaj la Montaro de Avilo, precize en la nomita fonto Fuente Berroqueña aŭ Fuente del Ortigal (Villatoro, Provinco Avilo). Laŭlonge de 163 km, tiu fluaĵo trafluas tri provincojn (nome Avilo, Segovio kaj Valadolido, laŭ tiu ordo)​ kaj drenas basenon de 5328 km². La rivero Adaja ricevis la katalogigon kiel Loko de Komunuma Gravo (LICES4180081) por ties deklaro kiel Zono de speciala konservado (ZSK) ene de la Reto Natura 2000 de la Eŭropa Unio, ĉar oni konsideris ĝin ekologia koridoro unuaranga por faŭno.​

Adaja
Río Adaja 0.JPG
Bazaj informoj
Longeco 163 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Avilo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

AlfluantojRedakti

Ullaque, Hija, Picuezo, Fortes, Chico [ĈIko], Arevalillo kaj Eresma.

BildaroRedakti

BibliografioRedakti

  • Arenillas Parra, Miguel; Clemente Sáenz Ridruejo (1987). Guía Física de España, 3. Los ríos. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-0290-6.
  • Abad Soria, Jesús; Miguel Ángel Cid Pérez, Casildo Ferreras Chasco, María Manuela Redondo García kaj Iván González Baselga (2004). «Zoogeografía de las aves de ribera del curso alto del Adaja (Ávila, España)». III Congreso Español de Biogeografía. ISBN 84-8373-848-1.