Adam Werner el Themar

Adam WERNER el Themar (naskiĝinta Adam Werner en 1462 en Themar, mortinta la 7-an de septembro 1537 en Heidelberg) estis germana humanisto, pedagogo, poeto, juristo kaj profesoro pri teologio ĉe la Universitato de Hajdelbergo kiel ankaŭ edukisto de la filoj de Filipo (Palatinato).

Adam Werner el Themar
Persona informo
Naskiĝo 1462
en Themar
Morto 7-an de septembro 1537 (1537-09-07)
en Heidelberg
Profesio
Okupo juristopedagogo • poeto-juristo vd
vdr
Proprietaĵnoto de Adam Werner mem, sur inkunablo
Memskribita preĝo al la kontraŭpesta sanktulo Sebastiano, 1501; el la kodekso Codex Palatinus Germanicus, 298
Inkunablopaĝo kun signo de Adam Werner

Vivo kaj agado redakti

Adam Werner laŭ tiama modo aldonis al sia nomo la naskiĝlokon. Ekde 1482 li studis ĉe la Universitato de Lepsiko, ekde 1484 en Heidelberg kie li bakalaŭriĝis en 1485.[1]

Inter novembro 1485 ĝis septembro 1488 li estris la konventan lernejon en Neustadt an der Weinstraße kie vivis lia frato Peter Werner kiel kanoniko.[2] Tiun regionon li forlasis en 1488 postlasante latinlingvan adiaŭpoemon por la tre ŝatataj lernantoj. Samjare Adam Werner magistriĝis en Heidelberg kie li doktoriĝis en 1503 jurscience. Poste li profesoris samloke specialiĝinte je kanonika juro. Krome li estis unufoje dekano kaj trifoje (1497, 1504 kaj 1510) rektoro altlerneja. En 1519 oni vokis lin kiel asesoron al la nove malfermita tribunalo Reichs-Vicariats-Hofgericht al Worms. Ekde la translokiĝo al Heidelberg li krome estis edukisto de la filoj de princelektisto Filipo. Ĉefe ties unua filo kaj posta princelektisto Ludoviko la 5-a (Palatinato) (1508–1544) estis priokupita de li; tamen ankaŭ la aliaj ok fratoj ĝuis la werner-an pegagogian talenton.

Verŝajne Adam Werner el Themar ne klerikis kaj edzo de Anna Hinderhöf, kortega administrantino.[3] Li flegis amikajn rilatojn kun multaj elstaraj humanistoj sen laŭforma aniĝo la ties hajdelberga klubo Sodalitas litteraria Rhenana. Inter ili estis i.a. Johann von Dalberg, Conrad Celtis, Johannes Trithemius, Jakob Wimpheling kaj antaŭ ĉio Dietrich Gresemund el Speyer.[4] Malgraŭ sia intereso pri humanismo li restis tre pia ulo estante dum la tuta vivo ligita al mistiko kaj antaŭreformaciaj kredofundamentoj.[5] Li estis granda veneranto de la Virgulino por kiu li verkis ĉ. 150 laŭdpoeziaĵoj. Krome li tradukis multajn klasikajn verkojn en la germanan lingvon.

Post morto en Heidelberg li entombigitis en la Preĝejo Sankta Spirito (Heidelberg).[6]

Literaturo redakti

  • "Werner von Themar, Adam" de Karl Hartfelder, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 42 (1897), p. 39–41, (tie ĉi interrete)
  • Karl Hartfelder: Werner von Themar, ein Heidelberger Humanist, ĉe: Zeitschrift für die Geschichte des Oberrheins, Band XXXIII. 1880, paĝoj 1-101, skanaĵo
  • Dagmar Drüll: Adam (Werner) von Themar d.Ä. Ĉe: Heidelberger Gelehrtenlexikon 1386-1651. Berlin, Heidelberg 2002. p. 2–4.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti