Adil Abdul-Mahdi

(Alidirektita el Adel Abdul Mehdi)

Adil Abdul-Mahdi al-Muntafiki (en araba:: عادل عبد المهدي المنتفكي‎, n. 1a de januaro 1942) estas politikisto de Irako kiu servis kiel Ĉefministro de Irako el oktobro 2018 ĝis majo 2020. Abdul-Mahdi estas ekonomikisto kaj estis unu el la vicprezidentoj de Irako el 2005 ĝis 2011. Li iam servis kiel ministro de financoj en la provizora registaro kaj naftoministro el 2014 ĝis 2016.[1]

Adil Abdul-Mahdi
Persona informo
عادل عبد المهدي
Naskiĝo 1-an de januaro 1942 (1942-01-01) (82-jaraĝa)
en Bagdado
Religio Ŝijaismoislamo vd
Loĝloko Bagdado vd
Ŝtataneco Irako vd
Alma mater Universitato de Bagdado • Baghdad College vd
Partio Supera Islama Iraka Konsilio • Partio Komunista de Irako vd
Familio
Patro Abdul Mahdi Al Muntafiki vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdul-Mahdi estis iama membro de la povega ŝijaisma partio Supera Islama Iraka Konsilio.[2] Dumlonge kun sidejo en la najbara Irano, la grupo opoziciis la usonan administracion dum tenis fortan ligon kun la aliaj uson-apogitaj grupoj kiuj opoziciis kontraŭ Saddam Hussein, kiel la Kurdoj kaj la Iraka Nacia Kongreso.

Notoj redakti

  1. "Iraqi prime minister accepts another minister's resignation". Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Press TV. Alirita la 20an de septembro 29020.
  2. Salaheddin, Sinah (3a de oktobro 2018). "Iraq tasks Shiite independent with forming new government". Associated Press. Arkivita el la originalo la 4an de oktobro 2018. Alirita la 20an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti