Adriana Ozores

hispana aktorino

Adriana OZORES Muñoz (Madrido, 21a de majo 1959) estas hispana aktorino.

Adriana Ozores
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1959 (1959-05-21) (64-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro José Luis Ozores vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi devenas el jarcenta familio de aktoroj kaj aliaj spektaklaj artistoj. Ŝi ekkarieris en kino, fine de la 1970-aj jaroj, lige al filmoj de sia onklo Mariano Ozores kaj de la duopo Andrés Pajares kaj Fernando Esteso. Ŝia debuto en teatro okazis por la reĝisoro Ángel Fernández Montesinos kaj la komedio La señora presidenta premierita en la Teatro Infanta Isabel de Madrido la 9a de septembro 1982. Aperinte en diversaj televidserioj kiel El jardín de Venus kaj Turno de oficio, ŝi dediĉi sin aktive al teatro, ĉefe kun la Nacia Kompanio de Klasika Teatro, dum la epoko direktorita de Adolfo Marsillach en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.​

Ŝi revenis al kino kiel protagonisto, inter aliaj, de filmoj kiel ¿De qué se ríen las mujeres?, Plenilunio, El palo, La suerte dormida kaj Héctor. Ŝi ricevis Goya-premio kiel plej bona duaranga aktorino pro sia ludado en la filmo La hora de los valientes, de la reĝisoro Antonio Mercero. En 2005 ŝi ludis la rolon de Carmen Avendaño en la filmo Heroína, patrino de drogomaniulo fondinto de la Asociación de Ayuda al Toxicómano Erguete.

En televido fama rolo estis tiu de Lola en Los hombres de Paco, serio al kiu Adriana estis ligita dum kvar jaroj, nome por preskaŭ ok dek epizodoj. Ŝi estis ankaŭ la patrino de Manolito Gafotas en la samnoma serio. Post du jaroj ekster la etoso, Adriana estis protagonisto de televida filmo La Duquesa por Telecinco en 2010.

Kelkaj filmoj redakti

Jaro Filmo Reĝisoro Rolo
1979 Los energéticos Mariano Ozores
1980 El canto de la cigarra José María Forqué
1980 El liguero mágico Mariano Ozores Servistino
1981 Los chulos Mariano Ozores Lucía
1981 Brujas mágicas Mariano Ozores Mara
1981 Es peligroso casarse a los 60 Mariano Ozores Juanita
1981 ¡Qué gozada de divorcio! Mariano Ozores Lola
1981 Dos y dos, cinco Lluis Josep Comerón hipnotita
1981 Queremos un hijo tuyo Mariano Ozores Virtudes
1982 El hijo del cura Mariano Ozores Matilde
1982 Padre no hay más que dos Mariano Ozores
1982 Cristobal Colón, de oficio... descubridor Mariano Ozores Azofaifa
1983 La loca historia de los tres mosqueteros Mariano Ozores Constanza
1984 El pan debajo del brazo Mariano Ozores Isabel
1984 El cura ya tiene hijo Mariano Ozores Matilde
1984 Los zancos Carlos Saura Begoña
1993 El pájaro de la felicidad Pilar Miró
1996 Niño nadie José Luis Borau Mari Carmen
1996 ¿De qué se ríen las mujeres? Joaquín Oristrell Mari
1998 La primera noche de mi vida Miguel Albaladejo Adri
1998 La hora de los valientes Antonio Mercero Flora
1999 Cuando vuelvas a mi lado Gracia Querejeta Ana
1999 Ataque Verbal Miguel Albaladejo Mercedes
1999 Manolito Gafotas Miguel Albaladejo Catalina
2000 Plenilunio Imanol Uribe Susana Grey
2000 Pídele cuentas al Rey José Antonio Quirós Lina
2001 El palo Eva Lesmes Lola
2002 La vida de nadie Eduard Cortés Ágata
2002 El alquimista impaciente Patricia Ferreira Blanca Díez
2002 En la ciudad sin límites Antonio Hernández Pilar
2003 La suerte dormida Ángeles González-Sinde Amparo
2004 Héctor Gracia Querejeta Tere
2005 Heroína Gerardo Herrero Pilar
2005 El método Marcelo Piñeyro Ana
2008 8 citas Peris Romano, Rodrigo Sorogoyen Rosa
2010 Nacidas para sufrir Miguel Albaladejo Purita
2011 No lo llames amor, llámalo X Oriol Capel María
2016 Cerca de tu casa Eduard Cortés Mercedes
2017 Thi Mai, rumbo a Vietnam Patricia Ferreira Rosa
2023 Reflejos en una habitación Ceres Machado Berta

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adriana Ozores en la hispana Vikipedio.