Adrianus van Valckenburg

Adriano Falkoburgo (1581-1650) estis nederlanda kirurgo, anatomo kaj doktoro pri medicino, filo de Cornelis Jansz. van Valckenburg kaj Claertegen Adraensdr. van Birkel. Li studis filozofion, historion kaj teologion en la Universitato de Lejdeno kie Lukas Trelcatius (1542-1602), Franciscus Gomarus (1563-1641), Petrus Pavius (1564-1617) kaj Jacobus Arminius (1559-1609) estis liaj profesoroj. Pro religiaj militoj, li forlasis teologion kaj sin dediĉis al Medicino, kie li diplomiĝis en la 19-a de junio 1621. Dum sia tuta vivo li estis konservativo-karaktera, kaj neniam akordis kun la teorio pri sangocirkulado de William Harvey. En februaro 1624 li fariĝis profesoro pri Medicino en la Universitato de Lejdeno kaj sukcedis al Reiner Bontius (1576-1623), kiu okupis la postenon ekde la jaro 1617.

Adrianus Falcoburgius
(1581-1650)
Universitato de Lejdeno, kie li studis kaj profesoris.
Universitato de Lejdeno, kie li studis kaj profesoris.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1581
en Leiden, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Morto 1650
en Leiden, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo kuracisto [#]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Selektita verkoRedakti

  • Theses medicae de pleuritide, Ottho van Heurne, Adrianus Falcoburgius, Johannes van Moerbergen, Ewaldus Schrevelius, Adolphus Vorstius, 1628

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti