Ewaldus Schrevelius

nederlanda kuracisto kaj botanikisto

Evaldo Skrevelo (latine humanisme Ewaldus Schrevelius, 1575-1647) estis nederlanda kuracisto kaj botanikisto kaj filo de Adriaan Screvel. Li studis en Lejdeno kie li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino. Li probable ankaŭ vizitadis aliajn eŭropajn universitatojn. Ekde 1613, li aktivis kiel kuracisto pri ĝenerala klinikisto en sia naskiĝurbo, kaj en 1619 li fariĝis privata kuracisto de la reganto Maŭrico de Oranĝo (1567-1625). En la 13-a de majo 1625 li fariĝis Profesoro pri Medicino en la Universitato de Lejdeno. En siaj lecionoj, li instruis botanikon kaj teorion pri Klaŭdo Galeno (121-216) kaj la terapeŭtikaj uzoj de la tiamaj mineraloj. Kune kun sia kolego Otto Heurnius (1577-1652), li fondis kolegion kaj verkis la libron "Collegium practicum in quo ad morbes caute cuandros studiosi in nosocomio instruntur". Temis pri ia universitata kliniko kie lia lernantaro enkondukiĝis en la kuracista praktikado.

Evaldo Skrevelo
(1575-1647)
Nederlanda kuracisto, botanikisto kaj profesoro pri Medicino
Nederlanda kuracisto, botanikisto
kaj profesoro pri Medicino
Persona informo
Naskiĝo 1575
en Hago,  Nederlando
Morto 5-a de julio 1647
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo kuracistobotanikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektita verkaro redakti

  • Resp. Theses medicæ de purgatione. Præs. E. Schrevelio, 1628
  • De Phthisi sive Tabe, Ottho van Zeyst, Petrus Cunaeus, Otto van Heurne, Ewaldus Schrevelius, Adolphus Vorstius, 1628
  • Disputatio ... de variolis et morbillis. Præs. E. Screvelio, 1630
  • Disputatio de materia emptionis et venditionis. (Resp. Joan. Conans) Leiden 1631
  • Dissertatio de uteri suffocatione. Leiden 1646
  • Disputatio Medica Inauguralis de Scorbuto. (Resp. Antonius Weberus) 1646
  • M. D. Alloquutio ad Gulielmum principem Auriacum ; ad init. orationis in excessum Jo. Polyandri a Kerckhoven a Frid. Spanhemio.
  • Collegium practicum in quo ad morbes caute cuandros studiosi in nosocomio instruntur

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti